El Popola Ĉinio>头条新闻>

Belgio faris peticion por meti siajn frititajn terpomojn en la liston de mondaj heredaĵoj

| 2014-12-08
Bookmark and Share


Belgaj frititaj terpomoj

 


La muzeo pri frititaj terpomoj en Belgio

 

    Frititaj terpomoj en la angla lingvo estas French Fries, Esperante "francaj frititaĵoj", kiuj ne plaĉas al la popolo en Belgio. Tial la Nacia Unio de Frititaj Terpomoj en Belgio apelaciis, ke la franca regiono, germana regiono kaj tiu de nederlanda lingvo kune petu al UNESKO meti frititajn terpomojn en la liston de la mondaj nematerialaj heredaĵoj, kaj la 10 milionoj da popolanoj de la tuta lando subskribos por protekti la honoron de frititaj terpomoj.

 

    Laŭ informo, belgoj jam en la jaro 1680 ekfaris frititajn terpomojn, kiuj havis oran koloron kun dika formo. Dum la unua Monda Milito, usonaj soldatoj unuafoje gustumis tiujn frititajn terpomojn, sed ne sciis ties nomon. En la sama tempo, oni parolis la francan lingvon en la beliga armeo, tial usonaj soldatoj nomis ilin per francaj frititaĵoj.

 

    Kvankam frititaj terpomoj estas tre popularaj en Belgio, kie ankaŭ troviĝas la unua muzeo pri tiu manĝaĵo, oni ankoraŭ ne decidis, ke, inter Francio kaj Belgio el kiu venis frititaj terpomoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments