El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zhou Yongkang arestita kaj forpelita el KPĈ

| 2014-12-08
Bookmark and Share

 

    La 5an de decembro la kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ decidis forpeli Zhou Yongkang, iaman membron de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, el KPĈ, kaj transdoni la kazon de liaj suspektataj krimoj kaj rilatajn indikaĵojn al juĝaj organoj por traktado laŭ la leĝo. Sekve la Plej Supera Popola Prokurorejo anoncis, ke ĝi lanĉis la enketon pri Zhou kaj arestis lin.

 

    Laŭ enketo Zhou malobservis la disciplinojn de la politiko, organizo kaj sekreto de la partio; uzis sian oficon por serĉi kontraŭleĝan interesojn por multaj homoj; akceptis grandegajn ŝmirmonon rekte aŭ pere de siaj parencoj; misuzis sian oficon por helpi siajn parencojn, amantinojn kaj amikojn fari negocojn por akiri grandajn profitojn; malkaŝis sekretojn de la partio kaj tiujn de la ŝtato; adultis kun pluraj virinoj por potenc-seksa kaj potenc-mona negoco.

 

    Ĵurnalo de Rusio komentariis, ke la kazo de la plej altnivela oficisto de post komenciĝo de la kontraŭkorupta kampanjo lanĉita de la ĉina prezidanto Xi Jinping estas endosierigita por enketo, kaj tio montras la forton de la kontraŭkorupta kampanjo de Ĉinio kaj ankaŭ estas mejloŝtono de ĝia kontraŭkorupta kampajno.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments