El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio ne akceptos nek partoprenos en la arbitracio iniciatita de Filipinoj pri la Suda Ĉina Maro

| 2014-12-08
Bookmark and Share

 

    La 7an de decembro rajtigite de la ĉina registaro, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis la paperojn de starpunkto de la registaro pri afero de jurisdikcio en arbitracio iniciatita de Filipinoj pri la Suda Ĉina Maro.

 

    En la 22a de januaro 2013 Filipinoj unuflanke iniciatis devigan arbitracian proceduron pri la rilataj demandoj inter Ĉinio kaj si en la Suda Ĉina Maro. De tiam Filipinoj obstine antaŭenpuŝis la supre menciitan arbitracian proceduron malgraŭ la ripetadaj protestoj de Ĉinio.

 

    La paperoj asertas, ke la esenco de la afero submetita al la arbitracio estas la teritoria suvereneco super pluraj insuloj kaj rifoj en la Suda Ĉina Maro, kiuj estas ekster la amplekso de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Leĝo de la Maro kaj la jurisdikcio de la Arbitracia Tribunalo.

 

    La paperoj diras, ke Ĉinio kaj Filipinoj interkonsentis solvi rilatajn disputojn per intertraktado laŭ duflankaj instrumentoj kaj la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, sed Filipinoj, kiuj unuflanke iniciatis la arbitracion, malobservis sian devon sub la internacia juro.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments