El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio liveris al Maleo de Maldivo urĝan helpon de trink-akvo

| 2014-12-08
Bookmark and Share


Unu el la konteneroj tenantaj akvon atingintaj Maleon

 


Maleanoj prenantaj akvon en la 4-a tago post ĉesigo de akvo-provizado

 


La Ĉina Aerarmeo aranĝis du grandajn transport-aviadilojn por sendi akvon al Maleo.

 

    Frumatene de la 8-a de decembro atingis Maleon, ĉefurbo de Maldivo, 25 tunoj da akvo liverita de la Ĉina Kompanio de Mekanikaj Ekipaĵoj por helpi la urbon venki la malfacilon en akvo-provizado. Zhang Chun, prezidanto de la kompanio transdonis la akvon al la rilata departemento de Maleo.

 

    Posttagmeze de la 4-a de decembro en la akvo-proviza kompanio de Maldivo okazis incendio, kiu kaŭzis ĉesigon de akvo-provizado en la urbo Maleo kaj pro tio 100 mil maleanoj vizaĝas al malfacilo de akvo-uzado.

 

    Informiĝinte pri tio la Ĉina Kompanio de Mekanikaj Ekipaĵoj urĝe aĉetis 25 tunojn da akvo en sia sidejo en Sri-Lankao kaj ilin tranportis al Maleo. Laŭ konigo, la kompanio estas la unua entrepreno de Ĉinio, kiu helpis Maleon venki la krizon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments