El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 200-a pafo de la raket-familio Changzheng

| 2014-12-08
Bookmark and Share


La Ĉina-Brazila Ter-Resursa Satelito N-04 en lanĉo

 

    Je la 11-a horo kaj 26 minutoj de la 7-a de decembro en la Taiyuan-a Satelit-lanĉa Cento per la transporta raketo Changzheng-4B Ĉinio sendis la Ĉina-Brazilan Ter-Resursan Sateliton N-04 en la difinitan orbiton. Tio estis la 200-a pafo de la raket-familio Changzheng.

 

    La raket-familio Changzheng sinsekve pafis spacoŝipojn portantajn homojn, lunajn sondilojn, navigajn satelitojn Beidou kaj aliajn pli ol 250 ĉinajn kaj alilandajn spacoveturilojn en la spacon. Tio signifas, ke la aerspacaj aferoj de Ĉinio iris sur la disvolvan vojon sendependecan, memstarecan, kreivan kaj superan. La fidindeco kaj sekureco de la transportaj raketoj de Ĉinio kaj la kapablo por kontroli pafadon atingis nivelon avangardan en la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments