Ĉefpaĝo

OXFAM: evoluintaj landoj devas difini la promesojn pri la kapitalo por klimato

| 2014-12-08
Bookmark and Share


La ĉefpaĝo de OXFAM

 

    La 1-an de decembro en Limao, Peruo, inaŭguriĝis la konferenco de UN pri klimata ŝanĝo (la 20-a Konferenco de la Partioj de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo). Tiu-tage OXFAM, neregistara organizaĵo pri internaciaj disvolviĝo kaj savado okaze de katastrofoj, publikigis la plej novan raporton sub la titolo "Eliri el la Senelirejo". La raporto montras, ke la nun jam faritaj promesoj pri la kapitalo por klimato ne povas kontentigi la postulon de la evoluantaj landoj. Ĝi alvokas, ke la gvidantoj de diversaj landoj ellaboru novan kaj kredindan strategion por realigi la celon de la kapitalo por klimato.

 

    Evoluintaj landoj iam promesis, ke ĝis la jaro 2020 ili asignos ĉiu-jare 100 miliardojn da usonaj dolaroj al la kapitalo, tamen la promeso restas ne plenumita. Du semajnojn antaŭ la inaŭguro de la konferenco pri klimata ŝanĝo la kolektita sumo de la kapitalo estis malpli ol 10 miliardoj da usonaj dolaroj. Kelkaj landoj kiel Aŭstralio, Aŭstrio, Irlando kaj Belgio ankoraŭ ne faris promeson.

 

    La raporto opinias, ke estas grandega diferenco inter la nun akumulita sumo de la klimata kapitalo kaj la bezonata. La ĉefa kialo kuŝas en tio, ke kelkaj landoj ne efektivigis sian promeson pri mondonaco. Krom tio la intertraktantoj de diversaj landoj ne atingis konkretan komunan komprenon pri cirkulado de la kapitalo, ekz. kiel la kapitalo cirkulos, kiuj landoj respondecos pri divido de la kapitalo kaj kiuj landoj ricevos la kapitalon. Tio serioze malhelpas la evoluantajn landojn ellabori efikajn planojn por adaptiĝi al klimata ŝanĝo kaj malrapidigi ĝin.

 

    OXFAM diras, ke se la projekto pri la kapitalo por klimato estos klare difinita, la malriĉaj landoj akiros rimarkindajn atingojn en pura disvolviĝo.

 

    Winnie Byanyima, plenuma ĝenerala direktoro de la OXFAM Internacia, diris: "La rezolucio de la konferenco pri klimata ŝanĝo en Limao decidos la sukceson aŭ malsukceson de la konferenco pri klimata ŝanĝo en Parizo en 2015, dum kiu oni ellaboros la novan interkonsenton pri la tutmonda klimato. Pro tio ni bezonas klaran promeson pri la kapitalo por klimato, kiu konsideru la aktualan postulon de la evoluantaj landoj. Malklara promeso ne povas helpi evoluantajn landojn trakti la malbonan influon kaŭzatan de la klimata ŝanĝo kaj ne utilas al ili suriri sur la vojon de pura disvolviĝo."

 

    OXFAM taksis la kapablon de diversaj landoj en "justa divido". Laŭ tiu takso dum la unua promes-periodo Usono devus preni sur sin 56% de la totala kapitalo por antaŭenpuŝi la malmultkarbonan disvolvon de la mondo, la Eŭropa Unio -- 22% kaj Japanio -- 10%. OXFAM menciis ankaŭ novajn landojn, kiuj devus kontribui al la klimata kapitalo. Inter ili estas Rusio, Brazilo, la Korea Respubliko kaj Meksiko.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments