Ĉefpaĝo

Ĉina delegacio resumis pri la unua duonperiodo de la lima-a konferenco

| 2014-12-09
Bookmark and Share


Su Wei ricevas intervjuon ekster la kunvenejo de la lima-a konferenco 

    Laŭ la loka tempo, antaŭtagmeze de la 6-a de decembro Su Wei, vicestro de la ĉina delegacio al la lima-a konferenco pri klimata ŝanĝo, ricevis intervjuon kaj resumis la periodajn fruktojn de la konferenco.

 

    Su Wei diris, ke la klimata ŝanĝo estas kompleksa temo, ĝi tuŝas ĉiujn flankojn de la disvolviĝo de la ekonomio kaj socio, ne eblas solvi ĉiujn problemojn per unu konferenco. Ne estas stranga, ke diferencoj aperas en intertraktado. Pro tio, ke ĉiuj partioj estas en sia propra disvolva periodo, ili havas siajn apartajn situaciojn kaj frontas malsamajn danĝerojn kaj minacojn, inter ili certe ekzistas diferencoj ĉe starpunkto, opinio, peto kaj ekspekto. Sed, persistante sian starpunkton kaj gardante sian profiton, ili devas ankaŭ zorgi la ĝeneralecon, ili devas konsideri la komunajn interesojn de la tuta homaro kaj tiujn de la internacia socio. La disvolviĝanta mondo havas similajn situacion kaj historion en la intertraktado pri klimata ŝanĝo, kaj havas vastajn komunajn interesojn pri kelkaj temoj en la interkonsentoj pri klimata ŝanĝo. Pri la temoj kontraŭ la klimata ŝanĝo, la disvolviĝantaj landoj ĉiam havas komunikojn kaj interkonsultojn, ankaŭ Ĉinio havas proksimajn rilatojn kun la organizaĵoj de disvolviĝantaj landoj, oni klopodas por la tutgloba reago rilata al klimata ŝanĝo gardante respektivajn interesojn.

 

    Li konigis, ke kelkaj kernaj temoj bezonas pluapaŝajn diskutojn en la ministra kunveno. La sekvantaj kunvenoj de diverslandaj ministroj donos pli da politikaj gvidoj al la intertraktado kaj solvos gravajn kaj malfacilajn problemojn en pli alta nivelo. Li kredas, ke la lima-a konferenco akiros la antaŭvidajn fruktojn kaj taŭge preparos por la konferenco okazonta en Parizo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments