El Popola Ĉinio>头条新闻>

Specialistoj urĝas konstruon de karbona financ-sistemo

| 2014-12-09
Bookmark and Share

 

    La 6an de decembro ĉe "ĉina angulo" en la lima konferenco pri klimata ŝanĝo la Centra Universitato de Financo kaj Ekonomiko de Ĉinio publikigis "Raporton pri Karbona Financ-Disvolviĝo de Ĉinio en la jaro 2014", kaj urĝis konstruon de karbona financ-sistemo de Ĉinio.

 

    La raporto taksas sep ŝtatnivelajn provajn karbon-merkatojn, analizas la latentajn riskojn de karbon-merkatoj kaj elmetas proponojn pri kontrolo kaj politiko.

 

    La raporto montras, ke la karbona fondus-sistemo estas bazo de disvolviĝo de la karbona financo de Ĉinio, kaj oni devas konstrui "ŝtat-lokan", "publik-privatan" kaj alispecajn karbonajn fondus-sistemojn. Ĝi prezentas la projekton pri starigo de la ĉina karbona fondus-sistemo, kaj konigas la disvolviĝon de la verda kredito de Ĉinio.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments