El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigitaj 7 602 pruvobjektoj pri agreso de la japana armeo al Ĉinio

| 2014-12-09
Bookmark and Share

 

    La 8-an de decembro, antaŭ la unua Ŝtata Publika Tago por Funebri pri la Viktimoj de la Nankina Masakro (la 13-a de decembro), en la Memorhalo por Viktimoj en la Nankina Masakro fare de Japanaj Agresantoj okazis gazetara konferenco pri la "Novaj historiaj pruvobjektoj kolektitaj en 2014".

 

    Dum la konferenco estis publikigitaj 7 602 historiaj objektoj kaj materialoj nove kolektitaj en Ĉinio, Usono, Japanio, Britio, Germanio kaj aliaj 9 landoj. Inter la objektoj estas militaj ekipaĵoj uzitaj de la japanaj agresantoj, fotoj pri ilia agresado, objektoj uzitaj de la japana armeo dum perforta varbo de seks-sklavinoj, teleskopoj uzitaj de la franca armeo, ekipaĵoj de la usona armeo helpanta Ĉinion, objektoj uzitaj de veteranaj soldatoj dum la batalo kontraŭ japanaj agresantoj.

 

    Tiuj objektoj temas pri la Nakina Masakro, seksa perfortaĵo, ellaso de venena gaso kaj aliaj krimoj fare de japanaj agresantoj kaj pri la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments