El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina kurac-taĉmento en Liberio akceptis la unuajn suspektitajn malsanulojn de Ebola

| 2014-12-09
Bookmark and Share


Ĉina kuracisto en akcepto de suspektita malsanulo de Ebola

 

    La 5-an kaj la 6-an de decembro la ĉina kurac-taĉmento en Liberio akceptis tri suspektitajn malsanulojn de Ebola. Tio signifas, ke la Ĉina Centro en Liberio por Diagnozi kaj Kuraci Ebolan oficiale akceptis suspektitajn malsanulojn de Ebola.

 

    La centro estis ekkonstruita antaŭ pli ol unu monato laŭ la kvara plano anoncita de ĉina prezidanto Xi Jinping pri helpo al Afriko kaj ĝi estis finkonstruita en la 25-a de novembro. La centro sidanta en Monrovio, ĉefurbo de Liberio, havas okup-areon de pli ol 20 mil kvadrataj metroj, konstru-areon de pli ol 5 800 kvadrataj metroj, 19 ĉambrojn kun 100 litoj. Ĝi estis konstruita laŭ la postulo de diagnozo kaj kuraco de la mult-hemoragia infekta malsano Ebola.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments