El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Humphrey Tonkin 75-jara

| 2014-12-09
Bookmark and Share

    La 2-an de decembro festas sian 75-an datrevenon prof. Humphrey Tonkin, eksa prezidanto de UEA kaj TEJO. Tonkin, kiu esperantistiĝis en 1956, estis estrarano de TEJO de 1961 ĝis 1971, de 1969 ĝis 1971 kiel prezidanto. En tiu periodo li fondis la revuon Kontakto kaj estis ĝia unua redaktoro. En 1974 li fariĝis prezidanto de UEA, kiun funkcion li plenumis ĝis 1980 kaj denove de 1986 ĝis 1989. De 2001 ĝis 2004 li estis vicprezidanto de UEA.

 

    Tonkin estas Honora Prezidanto de TEJO kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estas ankaŭ longtempa direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Ekde 2002 li estas prezidanto de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA.

 

    Tonkin aktivas ankaŭ kiel aŭtoro, tradukisto kaj recenzisto, kaj li estas ŝatata oratoro kaj preleganto. Fakulo pri Ŝekspiro, li ofte prelegis pri lia verkaro, interalie en la Internacia Kongresa Universitato. Li ankaŭ esperantigis la dramojn La vivo de Henriko Kvina (2003) kaj La vintra fabelo (2006) de Ŝekspiro.

 

    Okaze de la 70-a datreveno de Tonkin UEA eldonis la festlibron La arto labori kune (red. Detlev Blanke kaj Ulrich Lins) kun artikoloj de 100 aŭtoroj. La impona, 900-paĝa verko estas ankoraŭ aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA. Filmo pri la transdono de la libro al Tonkin estas videbla en la Reta Kinejo de UEA.

 

(Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments