El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fondinto de Facebook legas la libron Xi Jinping: Regado de Ĉinio

| 2014-12-09
Bookmark and Share


Sur la tablo de Mark Zuckerberg troviĝas la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio

 


La libroj en la angla lingvo

 

    Post lia ĉeestado al la 7-a Interreta Forumo de Ĉinio kaj Usono en Vaŝintono, Lu Wei, direktoro de la ĉina interreta informa oficejo, vizitis la faman interretan kompanion Facebook, kies fondinto Mark Zuckerberg konigis al li la tutan kompanion kaj sian oficejon.

 

    Sur la tablo troviĝis la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la angla lingvo. Zuckerberg diris ĉine, ke li nun legas la libron kaj jam donis ĝin al kolegoj, ĉar laŭ li, ili devas pli multe koni pri la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Multaj eksterlandaj amaskomunikiloj raportis, ke Zuckerberg legas la libron kaj ĉiam atentas pri la ĉina merkato.

 

    La libro, kiu estis kune kompilita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Partia Literatur-esplora Oficejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj estis eldonita de la Fremdlingva Eldonejo, estas legebla en la lingvoj ĉina, angla, franca, rusa, araba, hispana, portugala, germana, japana kaj aliaj. La libro havas 18 kategoriojn, konsistantajn el 79 de Xi faritaj paroloj, konversacioj, prelegoj, respondoj al demandoj, aproboj, gratulaj leteroj ktp inter la 15a de novembro 2012 kaj la 13a de junio 2014 kun 45 fotoj de Xi en diversaj periodoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments