El Popola Ĉinio>头条新闻>

Movebla hotelo en Kanado donas ŝancon al siaj klientoj sin proksimigi al polusaj ursoj

| 2014-12-10
Bookmark and Share


Klientoj de la movebla hotelo povas spekti polusajn ursojn en la granda halo aŭ sur la eksplora platformo ekstere.

    Laŭ la raporto de brita amaskomunikilo publikigita en la 7-a de decembro, oni aperigis turisman programon por vojaĝi en arkta regiono en Manitoba, provinco en meza parto de Kanado. Turistoj povas proksimiĝi al polusaj ursoj sin kaŝante en ĉambro de movebla hotelo.

 

    La hotelo havas nomon Tundra Lodge Rolling, ĝi havas 32 komfortigajn ĉambrojn, la klientoj povas spekti polusajn ursojn kaj arktajn pejzaĝojn tra la fenestroj de la granda halo. Tiuj bravuloj eĉ povas sin proksimigi al la ursoj sur la subĉiela esplora platformo, oni povas ankaŭ ĝui la ĉarmegan arktan aŭroron sur la platformo.

 

    Steve Dobson, unu el la respondeculoj de la programo, diris: "Konsiderante la medion en kiu ni loĝas, la ĉambroj estas sufiĉe komfortiga kaj sekuriga. En la movebla hotelo troviĝas traireblaj dormoĉambro, manĝejo kaj ripozejo, oni povas dumtage spekti la polusajn ursojn. Ankaŭ en nokto oni povas resti same en la teritorio de tiuj ursoj."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

1  2  3  4  5  6  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments