El Popola Ĉinio>头条新闻>

Retbutiko de la Muzeo de Imperiestra Palaco publikigis "karikaturigitajn" pentraĵojn pri antikvaj belulinoj

| 2014-12-10
Bookmark and Share

 

Rigardante la eksteran neĝadon, la belulino etendas sian manon por kapti neĝerojn, la neĝfloroj dancas ĉirkaŭ ŝi, kaj ankaŭ la fajro flamas en la forneto ĉe ŝi. 
 
    En la Muzeo de Imperiestra Palaco estas serio da prentraĵoj totale nomita "12 belulinoj de la imperiestro Yongzheng", ili estis faritaj en la surtrona periodo (1722-1735) de la imperiestro Yongzheng de la dinastio Qing (1644-1911).
 
    La 12 pentraĵoj respektive prezentas al ni la figurojn de 12 belulinoj nekonataj ĝis nun. La pentrarto estas fajna, la koloraranĝo -- pompa, la belulinoj -- ĉarmaj kun vestaro en la stilo de Han-Nacio kaj la 12 diversaj fonoj montras la kortegan luksecon.
 
    Antaŭ ne longe, la retbutiko de la muzeo elektis 9 pentraĵojn el ili kaj komputile ilin "karikaturigis", tio donis vivon al ĉi tiuj 300-jaraj belulinoj.

Redaktoro: Xie Ruifeng

1  2  3  4  5  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments