El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zamenhofa Vespero en Tokio temis pri Alfred ADLER

| 2014-12-10
Bookmark and Share

    La 7-an de decembro okazis la 22-a Zamenhofa Vespero aŭ alinome Esperanto-Festo en la komunuma koncerto-halo Tiara Koto, Tokio, organizite de 8 Esperanto-Grupoj de Tokio.

 

    Zamenhof kaj Adler

 

    La unua parto de la Vespero konsistis el kelkaj prelegoj. En la unua prelego prof. KOGO Chiharu komparis la homaranismon de L. L. Zamenhof kun "la socia intereso"
(Gemeinschaftsgefühl) de Alfred ADLER, aŭstra kuracisto kaj psikologo, kiu dum certa tempodaŭro aktivis kun S. FREUD kaj C.G. JUNG.

 


Kogo Chiharu dum la prelego (Foto: KITAGAWA Ikuko)

 

    Kogo mem estas psikologo kaj verkis i.a. pri Adler. En la fino de tiu ĉi monato aperos lia nova libro tiu-tema.

 

    Pri la UK en Lilo kaj aliaj temoj

 

    Duavice d-ro Ulrich LINS prelegis pri la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en la venonta jaro. Li parolis el historia vidpunkto kaj pro tio detale menciis ankaŭ kelkajn pli fruajn UK-ojn okazintajn en Francio.

 

    La tria parolanto estis juna s-ro IWAMA Kyo, kiu prezentis "Librobatalo"-n kaj kun siaj amikoj legis poemojn trilingve en Esperanto, la korea kaj la japana.

 


Sceno de la Zamenhofa Vespero (Foto prenita el la blogejo de KOGO Chiharu)

 

    Fine s-ro ISINO Yosio, ĝenerala direktoro de la Japana Esperanto-Instituto, prezentis ĉirkaŭ dek selektitajn librojn, kiuj dum la Vespero vendiĝis ĉe provizora librostando.

 

    Dua parto

 

    En la dua parto la ĉeestantoj disiĝis en grupojn por interparoli kaj diskuti pri kelkaj temoj. Ĉeestis 68 personoj inter kiuj ne mankis viglaj junuloj .

 

    Ĉeestis la aranĝon ankaŭ s-ro Glauco POMPILIO, KKS de la 50-a UK en Tokio, la unua UK en Azio.

 

SYOZI Keiko

(Redaktoro: USUI Hiroyuki)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments