El Popola Ĉinio>头条新闻>

La "fantoma ŝipo" trovita en marfundo de Havajio

| 2014-12-11
Bookmark and Share


La "fantoma ŝipo" subakvigita en la maro

 

    Laŭ raporto de la usona novaĵ-agentejo United Press International en la 8-a de decembro, lastatempe esploristoj de la Havaji-a Universitato de Usono trovis "fantoman ŝipon" en marfundo de Havajio je 2 mil futoj (ĉ. 609 metroj). La ŝipo estis subakvigita antaŭ pli ol 60 jaroj.

 

    La raporto diras, ke la "fantoma ŝipo" havis la nomon "Dickenson". Kiam ĝi estis trovita, ĝi vertikale staris en la marfundo en perfekta stato. Laŭ konigo, dum la Dua Mondmilito la ŝipo estis luita de la usona mararmeo. Post fino de la milito la usona mararmeo kaj la posedanto de la ŝipo ambaŭ ne volis ĝin posedi. Pro tio la ŝipo estis dinamitita de torpedo kaj subakvigita en la maro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments