Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Finiĝis la plej granda konstruaĵa translokiĝo en Ĉinio

| 2014-12-11
Bookmark and Share


La Datong-a Muzeo horizontale translokata

 


La muzeo post sia translokiĝo

 

    La 9-an de decembro finiĝis la translokigo de la Datong-a Muzeo en la urbo Datong, la duagranda urbo de la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio. La movado de la muzeo postulis la subtenan forton al 57 769 tunoj inklude la totalan pezon de ĉiuj partoj de la muzea konstruaĵo kaj de ĉiuj subtenaj strukturoj. La konstruaĵaj partoj respektive sin turnis je 90 gradoj, ili totale moviĝis (laŭ la rekta distanco) je 1 402 metroj. Tia translokigo kreis novan rekordon en la kampo de la movigo al konstruaĵo kun la plejaj grandiozeco kaj longdistanco, oni jam donis koncernan peton al la sidejo de Guinness-rekordo en Ŝanhajo

 

    La muzeo estis konstruita en la jaro 1969, ĝi konservas la memoron pri la urba historio kaj mem reprezentas la urbon. Antaŭ la translokiĝo, ĝi areis 18.2 milojn da kvadrataj metroj kaj pezis 58 milojn da tunoj. En la jaro 2012 la urbo Datong komencis praktikigi sian protektan rekonstruon al siaj antikvaj konstruaĵoj. Pro tio ke la muzeo ĝuste situas inter la rekonstrua regiono de antikva urbomuro, oni devis fari longperiodan ekzamenon kaj kontroladon kolektinte diversajn opiniojn de specialistoj kaj urbanoj por samtempe protekti la antikvaĵojn kaj tiun ĉi historian konstruaĵon. Finfine, la registaro decidis horizontale movigi la muzeon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments