El Popola Ĉinio>头条新闻>

"G77 + Ĉinio" alvokas akordiĝon pri nova klimata interkonsento

| 2014-12-11
Bookmark and Share

 

    La 9an de decembro komenciĝis la altnivela segmento de la lima konferenco pri klimata ŝanĝo. Bolivia prezidento Evo Morales en la nomo de "la Grupo 77 kaj Ĉinio" (G77 + Ĉinio) alvokis akordiĝon pri la nova klimata interkonsento, kiu metas interesojn de popoloj de la evoluantaj landoj sur la unuan lokon.

 

    Li diris, ke la evoluintaj landoj devas plenumi siajn devontigojn, kaj kiel eble plej frue havigi al la evoluantaj landoj kapitalojn kaj teknikon bezonatan en respondo al klimata ŝanĝo, kaj ke oni devas atingi interkonsenton pri klimata ŝanĝo kun jura devigo en la pariza konferenco en la venonta jaro.

 

    Xie Zhenhua, ĉefo de la ĉina delegacio por la konferenco kaj ĝenerala vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, eksplikis tri-punktan opinion de Ĉinio pri respondo al klimata ŝanĝo en sia parolo: unue, akceli la efektivigon de la Balia Vojmapo estas intensigo de la agado en la periodo antaŭ la jaro 2020; due, ĉiuj partioj devas persisti en la principo "komunaj, tamen distingaj respondecoj", justeco, kaj respektiva kapablo; kaj trie, la evoluintaj landoj devas kiel eble plej frue elmeti planojn pri emisi-redukto, financa subteno kaj cedo de tekniko al la evoluantaj landoj por la periodo post la jaro 2020, kaj la evoluantaj landoj kontribuos plu en la periodo post la jaro 2020 en la kadro de daŭripova evoluigo kaj sub la apogo de evoluintaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments