Ĉefpaĝo

Lima konferenco pri klimata ŝanĝo festis Tagon de Homaj Rajtoj

| 2014-12-11
Bookmark and Share

    La 10an de decembro en la lima konferenco pri klimata ŝanĝo okazis serio da celebroj de la Tago de Homaj Rajtoj. La partoprenantoj emfazis, ke klimata ŝanĝo estas demando ne nur pri scienco, sed ankaŭ pri homaj rajtoj.

 

    Manuel Pulgar Vidal, prezidanto de la lima konferenco kaj perua ministro pri medio, diris, ke homoj batalas kontraŭ influoj de klimata ŝanĝo, kaj malriĉuloj estas la plej grandaj amasoj de la viktimoj, kaj ke oni devas konfesi la realon kaj alpreni agojn, kaj tiuj agoj devas esti sur la bazo de homaj rajtoj kaj intervolvitaj kun la demando de disvolvado. Ĉi tiu konferenco celas atingi projekton de nova interkonsento, ĉar ĝi utilas al la tuta mondo kaj estas leĝo por garantio de homaj rajtoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments