Ĉefpaĝo

Ĉina reprezentanto: evoluintaj landoj devas ludi gravan rolon en traktado de klimata ŝanĝo

| 2014-12-11
Bookmark and Share


Su Wei intervjuata dum la konferenco de UN pri klimata ŝanĝo okazanta en Limao

 

    La 4-an de decembro Su Wei, vicestro de la ĉina delegacio en la konferenco de UN pri klimata ŝanĝo okazanta en Limao kaj la ĉefa reprezentanto por traktado, ricevis intervjuon de raportistoj ĉinaj kaj fremdlandaj. Li diris, ke la ĉina delegacio ĉeestas la konferencon por akceli ĝian pozitivan progreson. Samtempe li emfazis, ke la evoluintaj landoj havas la devon ludi gravan rolon en traktado de la klimata ŝanĝo de la tuta mondo.

 

    Parolante pri la vaste atentata "Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Usono pri Klimata Ŝanĝo" Su Wei emfazis, ke la plej grava signifo de la deklaro estas, ke la gvidantoj de la du landoj havis kuraĝon alfronti la malutilojn de redukto de ellasado al disvolvo kaj prospero de la dulanda ekonomio; krom tio, la deklaro estas maniero kaj movforto de la du landoj por antaŭenpuŝi progreson de la traktado pri tutmonda klimato; la deklaro ne estas plano pri komuna agado nek komuna celo, sed komuna deklaro de reciproka respekto kaj ĝi utilas al la traktado pri klimato akiri veran sukceson.

 

    Iu japana raportisto demandis, kiel Ĉinio rigardas nepartoprenon de Japanio en la 2-a promes-periodo de la Protokolo de Kioto. Su Wei respondis, ke laŭ la postulo de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo kaj tiu de la Protokolo de Kioto, Japanio havas devon preni sur sin respondecon de redukto de ellasado ne nur dum la 2-a promes-periodo antaŭ la jaro 2020, sed ankaŭ post la jaro 2020.

 

    Li diris: "Ni esperas, ke Japanio ludos gravan rolon en formigo de la nova interkonsento en Parizo en la jaro 2015 kaj elmetos pli grandan celon pri redukto de ellasado post la jaro 2020. Tio estas dezirata ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ de la internacia socio."

 

    Parolante pri tio, ke Aŭstralio rifuzis asigni monon al la verda fonduso por klimato, Su Wei diris, ke doni al la evoluantaj landoj financan subtenon, teknologion kaj kapablojn kaj per siaj agadoj fari kontribuon por trakti klimatan ŝanĝon estas devo de la evoluintaj landoj. La decido de Aŭstralio sendube malhelpos la procezon de la konferenco en Limao kaj influos la procezon de reciproka fido en politiko.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments