Biciklo-vojo inspirita de Van Gogh
Por memorfesti la 125-an datrevenon de la morto de pentristo Vincent Van Gogh la nederlanda artisto kaj dezajnisto Daan Roosegaarde kreis luman biciklo-vojon inspirite de la pentraĵo Stela Nokto (1889) de Van Gogh.
La kilometro-longa biciklo-vojo estas inkrustita per 50 mil sunenergiaj ŝtonetoj. Tage la ŝtonetoj sorbas sunenergion, kaj nokte scintilas kiel steloj.
La dezajnisto diris: "Mi volis krei lokon, kie homoj povas sperti per speciala maniero teknikon kombinitan kun sperto. Tio estas la signifo de tekno-poezio por mi." La cirkla vojo troviĝas en Brabant, Nederlando, kie Van Goĝ naskiĝis kaj grandiĝis.
(Redaktoro: Liu Zijia)
No Comments