El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Bruce Lee" en Afganio

| 2014-12-11
Bookmark and Share


Shakur, tre simila al Bruce Lee

 


Shakur en ludado per Nunchaku.

 

    Laŭ raporto de usona amaskomunikilo, iu afgana junulo nomita Shakur lastatempe fariĝis populara, ĉar li havas tre similan aspekton al Bruce Lee, ĉina granda stelo de Kungfuo.

 

    Tiu 20-jara junulo sin nomis per la arta nomo "Bruce Hazara" kaj deklaris, ke li estas Bruce Lee en Afganio. Krom simileco de la aspekto, li ankaŭ povas ludi per Nunchaku (vuŝu-a armilo konsistanta el du pastonoj kaj unu ĉeno) kaj salte rompi tabulon per piedbato.

 

    Kun multjara lerno de vuŝu-o , li amas legi librojn kaj rigardi filmojn pri Bruce Lee, kiu laŭ li estas la idolo de lia infaneco kaj la sola revo. Shakur ankaŭ akiris ĉampionon de la samaĝa grupo en la konkurso de vuŝu-o okazinta en la urbo Kabulo de Afganio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments