El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj onkloj de angolaj orfoj

| 2014-12-12
Bookmark and Share


 Ĉina laboranto vizitas orfojn.

 

    Pro proksimiĝo de Kristnasko, vizitis infanojn en la orfejo ĉinaj junuloj laborantaj en angola laborejo kun bongustaj manĝaĵoj kiel donacoj por ili ĉe la sojlo de la festo.

 

    De la jaro 2011, ĉinaj laborantoj ekvizitis tiujn orfojn por helpi ilin ripari la domon kaj akvotubon, doni al ili lernejajn uzaĵojn, televidon kaj ludilojn. Infanoj elkore vokas ilin per "ĉinaj onkloj". Kelkaj laborantoj jam estis translokitaj al alia laborejo, sed ili ĉiam telefonas kun granda atentemo pri la infanoj.

 

    En la orfejo estas 90 orfoj, kiuj aĝas de monatoj ĝis 19 jaroj. Pro manko de mono, troviĝas nur 3 instruistoj, 3 kuiristoj kaj 4 servistinoj. Ankaŭ ne sufiĉas libroj, lernejaj uzaĵoj kaj medikamentoj. Prezidanto de la orfejo Maria diris, ke ili dankas ĉinajn kompaniojn pro la granda helpo en la pasintaj jaroj, ĉar ili ne nur kunportis urĝajn manĝaĵojn kaj uzaĵojn, sed ankaŭ varmigis la korojn de la infanoj.

 

    Dum la lastaj jaroj Ĉinio kaj Angolio havis multajn komercajn kunlaborojn, kaj samtempe, ĉinaj entreprenoj ekrespondecis al la angola socio. Multaj ĉinaj entreprenoj jam senpage konstruis lernejojn, hospitalojn kaj orfejojn por la lokanoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments