El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo:Sentitole

| 2014-12-12
Bookmark and Share

 

    Li Shangyin (812~858) 

 

Sentitole

Post vana rendevuo via spur'

Ne plu aperas. Lunas en aŭroro.

En sonĝ' foriĝis via mut-kontur';

Mi skribas al vi, palas tuĉkoloro.

0=0/ -0/ =0/ =0/ =

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ -0/ =

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

Malhelas kandellum' sur kurtentul';

Sur silk' broditaj floroj bonodoras.

Mi plendas, ke jam foras Fe-insul'

Ol kiu dekmiloble vi pli foras.

0=0/ -0/ =0/ -0/ =

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Shi Chengtai)

 

    Amo estas nefinversebla temo en poezio. Ĉar la tempo, scenejo, geamatoj, medio, animstato ktp de ĉiufoja amo nenial estas tute samaj, tial ĉiuj ampoemoj ankaŭ neniam estas tute samaj.

 

    Li Shangyin verkis seriojn da ampoemoj nomataj “Sentitole”. Enhavo de tiu ĉi peco estis forta amsopiro de viro pri sia amatino tiel malproksima kiel ĉe la ĉielrando.

 

    La unua verso “Post vana rendevuo via spur'/ ne plu aperas. ” komencis la poemon frape.

 

    La dua verso “Lunas en aŭroro.” pri pejzaĝo sekvis ŝajne iom ne intime.

 

    La sekva versduo pri longa disiĝo. La tria verso pri sonĝo kaŭzita de amsopiro. La kvara verso pri letersendo post vekiĝo. Kiam la letero estis baldaŭ preta, kandellumo duonhele prilumis kurtenon kun birddesegno brodita per ora filigrano, sur la lotusa kuseno verŝajne ankoraŭ ŝvebis delikata bonodoro parfumita de mosko.

 

    Skribo de la kvina kaj sesa versoj pri medio en la ĉambro koloris kun abunde da simbolaj aludoj. La kvina verso prenis la realon sonĝa, kaj la sesa verso prenis sonĝon reala. Ili vivece redonis la momentan misimpreson de iluzio.

 

    La lasta versduo per la legendo pri Liu Chen, kiu malsukcesis por retrovi sian amatinon en felando, akcentis pri la baro en amo. La vortoj “jam” kaj “pli foras” kresĉende montris la netransireblecon de la baro.

 

    La tuta poemo verkis disiĝbedaŭron ĉirkaŭ “sonĝo”, sed ne laŭ la vico de disiĝo—sopiro—sonĝo—vekiĝo. Unue ĝi skribis pri la stato post vekiĝo, poste la versoj rakontis miksante la bildojn en kaj post la sonĝo, realan kaj fikcian, tiel kreante la artan mondon ŝajne en sonĝo aŭ realo; vere en sonĝo kaj realo. La tuta poemo legiĝas ĉarme ambigua kaj vizia.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments