El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Gravaj aŭtunaj kunsidoj

| 2014-12-12
Bookmark and Share


Lampionoj beligas la bordon de la lago.

 

    Pluraj gravaj kunsidoj okazis en septembro kaj oktobro en Herzberg: ILEI-estraranoj traktis aktualajn temojn kaj partoprenis en la speciala evento Jues-lago en flamoj, kiun iniciatis kaj realigis lokaj kluboj, asocioj, volontuloj, kaj kiu fariĝas jam ripetiĝanta bela loka evento.

 


Grupfoto de la Torpedo 9 antaŭ la urba biblioteko

 

    La plej granda internacia aŭtuna renkontiĝo estis la jam Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (Torpedo 9) kun tre riĉa kaj varia faka programo. Specialan trejnadon ricevis la polaj seminarianoj, kiuj partoprenis dank' al Erasmus + studprojekto por spertiĝi pri plenkreskula edukado, kursmanaĝado, taŭgaj modernaj instrumetodoj kaj uzo de elektronikaj instruhelpiloj. Ili vizitis ankaŭ aliajn regionajn eduk-instituciojn kaj estis akceptitaj en la urbodomo.

 

    Kelktagan laborkunsidon havis kun siaj germanaj gekolegoj la projekt-gvidantoj el Hungario, Nederlando kaj Pollando, kiuj kunlaboras en la Grundtvig-projekto pri multlingvismo kaj multkultureco en Eŭropo (urba hejmpaĝa raporto).

 

    Kunsidis la estraro kaj la kuratoraro de la fondaĵo Esperanto-urbo kun ĉeesto de Gerhard Walter, eksurbestro kaj Lutz Peters, la nova urbestro de Herzberg.

 

    Ankaŭ GEA elektis la Esperanto-urbon por sia aŭtuna estrarkunsido kaj renkontiĝo de la gvidantoj de federacilandaj Esperanto-ligoj kaj fakaj asocioj (urba hejmpaĝa raporto, gazetartikolo.)

 

(el la Esperanto-Urbo)

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments