Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Memore al Ye Junjian* ĉe lia 100-jara datreveno de la naskiĝo

| 2014-12-12
Bookmark and Share

de ZHAO JUN

 


En la kunvenejo

 

    La 7-a de decembro, 2014, estis centjara datreveno de la naskiĝo de fama Esperanto-verkisto s-ro Ye Junjian (angle: Chun-Chan Yeh kaj Esperante: Cicio Mar). Antaŭtagmeze de la 8-a de decembro la Ĉina Verkista Asocio solenis la centjaran jubileon de la naskiĝo de la verkisto en la Domo de la Moderna Literaturo de Ĉinio, memore al tiu fama verkisto, tradukisto, heroldo de la ĉina kaj fremda literatura interŝanĝo kaj internacia kontraŭfaŝista batalanto.

 


Ye Junjian ricevis licencion en la Wuhan-a Universitato en 1936.

 

    S-ro Ye Junjian ja adiaŭis nian mondon en sia aĝo de 85 jaroj, en la jaro 1999, tamen li daŭre vivas en la koro de la vastaj legantoj pro siaj abundaj verkoj. S-ro Tie Ning, prezidanto de la Ĉina Verkista Asocio, diris en la solena kunveno memore al Ye Junjian, ke li estis unu el la malmultaj verkistoj, kiuj tre bone parolis en pluraj fremdaj lingvoj kaj akiris rimarkindajn sukcesojn en pluraj kampoj en la literatura historio de la Moderna Ĉinio. Li, vekisto malkaŝema, senpaŭze laboris kaj fervore helpis junajn daŭrigantojn, dum sia vivo li ne nur enskribis brilan paĝon en la literatura kariero kaj fremdlingva tradukado, sed ankaŭ rikoltis gravajn sukcesojn en la moderna edukado kaj kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj la Okcidento.

 


Kunfotiĝo kun Wanda Zamenhof, bofilino de d-ro L. L. Zamenhof en Eŭropo dum la 1940-aj jaroj

 

    S-ro Ye Junjian bone konis dekkelkajn lingvojn, tamen antaŭ ĉio li estis fama esperntisto. Ĝuste dank' al Esperanto li ekmarŝis sur la literatura vojo. Lia unua verko estis Jarfino plenumita de li en la aĝo de 19 jaroj en Esperanto. Granda harmonio elspirata de la lingvo Esperanto profunde impresis tiun intelektulon de la antikva Ĉinio. Li faris gravan kontribuon por disvastigi Esperanton en Ĉinio.

 


En signaturado por eŭropaj legantoj

 

    En la jaro 1914 Ye Junjian naskiĝis en malgrana montvilaĝo de la gubernio Hong' an de la provinco Hubei en norda parto de Ĉinio. La infana vivo gravuris profundan impreson en lia memoro. En la jaro 1933 li veturis al Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei , por studi eksterlandan literaturon kaj komencis postlaboran verkadon. De la jaro 1933 ĝis la jaro 1936 li verkis entute 13 novelojn inkl. de Jarfino, Armeaniĝo de Wang Desheng kaj aliaj, kiuj volumiĝis en Forgesitaj homoj en la jaro 1937 kaj eldoniĝis per plumnomo "Mar". En la noveloj s-ro Ye Junjian priskribis ordinarajn kaj malgravajn personojn en kamparo kaj urbeto de Ĉinio, kiaj longtempaj dungitoj infektitaj de hazardludo, senlaboriĝintaj komizoj kaj migrantaj artistoj. Esperanto, siatempe estis rigardata kiel efika instrumento de malgrandaj kaj malfortaj nacioj subpremataj por literatura interŝanĝo. Tiam Ĉinio, en kiu vivis juna Ye Junjian, estis molestata de imperiistaj agresantoj. Ye Junjian prenis Esperanton kiel laborilon en verkado kaj tradukado ja ĝuste por disaŭdigi la voĉon de la forgesita kaj molestata ĉina nacio al la tuta mondo.

 


Kune kun kamaradoj de Kembriĝo

 


Kun hindaj infanoj

 

    Forgesitaj homoj okupis apartan lokon en la literatura historio de Esperanto. Ivo Lapenna, gvidanto de la internacia Esperanto-asocio, prenis ĝin kiel gravan konsistigan parton de la proleta literaturo de Esperanto. En la jaro 1939 li Esperantigis la novelaron Novaj taskoj, kiu priskribas la ĉinan popolon en ilia batalo kontraŭ japanaj imperiistoj, por konigi al la tuta mondo la ĉinan kontraŭjapanan literaturon kaj ĝian heroan kaj penigan batalon por liberiĝo kaj nacisavo.

 


Akcepti intervjuon ĉe la malnova loĝejo de Andersen en la jaro 1988

 

    Fininte la universitatan lernadon, Ye Junjian daŭrigis sian studon en Japanio. Tie li konatiĝis kaj amikiĝis kun aro da famaj esperantistoj, partoprrenis en la tiea Esperanto-movado kaj publikigis siajn verkojn. Tie li estis arestita de japanaj policanoj kaj perforte eskortita eksterlanden kiel homo danĝera. Tiam la ĉina popolo faris entuziaman plen-ampleksan batalon kontraŭ japanaj imperiistoj. Reveninte Ĉinion li tuj enviciĝis en la entuzisma kontraŭjapana tajdo, partoprenis en la kontraŭjapana unuecfronto de literatura kaj arta rondoj, fariĝis unu el la iniciatintoj de la Ĉina Tutlanda Kontraŭjapana kaj Nacisava Asocio de la literatura kaj arta rondoj. Kiel oficisto de la ĉina registaro pri propagando li senlace disdonis informojn kontraŭjapanajn al alilandaj ĵurnalistoj en la angla lingvo kaj Esperanto. Post tio li veturis al Hongkongo kaj eldonis Ĉinaj Verkistoj, la plej fruan literaturan periodaĵon en fremda lingvo kune kun kelke da verkistoj cele diskonigi Ĉinion al la tuta mondo, ĉinajn eventojn kaj la malfacilan kaj penigan batalon de la ĉina popolo. En la jaro 1944 invitite de la brita propaganda departemento, li faris prelegon en multaj lokoj de Britio pri kontraŭjapana rezistmilito de la ĉina popolo. En unu jaro li faris 600 pelegojn. Li tamen opiniis, ke tio ne sufiĉis kaj decidis per literaturaj verkoj vivece diskonigi la gravajn historiajn eventojn al la tuta mondo. Post la Dua Mondmilito, laŭ invitito, Ye Junjian sin okupis pri studo de la eŭropa literaturo en la universitato Kembriĝo. En sia progresiga studo li daŭrigis sian verkadon de romano iam paŭzitan. Li iam faris verkon de la romanoj Montvilaĝo kaj Ili flugas antaŭen en la angla lingvo, la novelarojn Nesciaj kaj forgesitaj kaj Blua malalta monto. El ili la romano Montvilaĝo estas tre fama. Per ĝi la aŭtoro priskribis la vilaĝan vivon tre intiman de li. Per la lingvo de juna knabo li priskribis la postiĝintecon kaj izolitecon de la vilaĝo, malfeliĉon de la vilaĝanoj, ilian baraktadon kaj la gravan influon de la Granda Revolucio al la vilaĝoj. La tuta romano estis verkita per simpla kaj modesta lingvo kaj la kaŝitaj ironoj elspiras sinceran amon de la aŭtoro al la kampoj de la vilaĝo. Ĝi estis plurfoje eldonita en multaj landoj. Ĝis la jaro 2010 jam legiĝas versioj en 20 lingvoj. En la jaro 1985 ĝi estis Esperantigita de fama Esperantisto-poeto W. Auld kaj eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo. UEA envicigis ĝin en la Librokolekto de la Oriento kaj Okcidento kaj estis multe laŭdata en la internacia Esperantujo.

 


 Honorita de la dana reĝino per medalo "dana nacia standardo" 

 


En sia kabineto

 


Dum interparolo kun amikoj de UEA

 

    En la jaro 1949 naskiĝis la nova Ĉinio kaj Ye Junjian revenis sian patrion kaj fondis la literaturan revuon Ĉina Literaturo en la lingvoj angla kaj franca. Ĝi funkciis kiel grava kanalo por diskonigi novan Ĉinion al fremdaj legantoj. En la sekvintaj jaroj Ye Junjian verkis multe da prozaĵoj, noveloj kaj porinfanaj literaturaj verkoj. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento li tradukis kaj eldonis Fabelojn de Andersen, kiuj kulturis generacion post generacio de la ĉinoj kiel spiritaj nutraĵoj. Pro tio la dana reĝino honoris lin per la naciflaga ordeno de Danlando, kio estis la unika honoro el la amaso da versioj de la fabeloj de Andersen de la tuta mondo. Tio ja estis senprecedenca, ke la aŭtoro kaj tradukinto ambaŭ ricevis la saman ordenon pro la sama libro.

 

Redaktoro: Liu Caisheng

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

    * Ye Junjian postlasis al la hodiaŭa mondo verkojn el 5 milionoj da ĉinaj ideogramoj kaj literaturajn versiojn el 3 milionoj da ĉinaj ideogramoj. Li iam funkciis kiel vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Asocio kaj societo "Amikoj de Esperanto", konsilisto de El Popola Ĉinio kaj membro de la plenuma komitato de UEA. Li multfoje ĉeestis Universalan Kongreson de Esperanto kaj multe laboris por reciproka kompreno de esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj. La ĉinaj esperantistoj neniam forgesos liajn kontribuojn al la Esperanto-movado ĉina kaj internacia.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments