Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

Okazis pompa parado en Makao, Ĉinio

| 2014-12-15
Bookmark and Share

La 14-an de decembro okazis pompa parado en la Makao-a Speciala Administra Regiono en suda Ĉinio, celebre al la 15-jariĝo de ĝia reveno al la patrolando. Ĉinaj kaj alilandaj trupoj faris mirindan prezentadon al la lokanoj kaj turistoj.


    La 14-an de decembro okazis pompa parado en la Makao-a Speciala Administra Regiono en suda Ĉinio celebre al la 15-jariĝo de ĝia reveno al la patrolando.

 

    Celebre al la 15-jara datereveno de la reveno de Makao al la patrolando, la parado celas al prezento de la koncepto pri "Amo, paco kaj kultura kunfandiĝo". Akrobataĵoj el Francio, grandiozaj balonoj kaj kajtoj el Hispanio, pasiaj dancoj el Portugalo, jangge-danco el Ĉinio kaj aliaj mirindaj prezentaĵoj de pli ol 50 trupoj al la festivalo montris al la lokanoj de Maokao kaj al ĝiaj vizitantoj kunfandiĝon de la kulturoj orientaj kaj okcidentaj.

 

    La parado estis lanĉita en la jaro 2011, kaj okazas en ĉiu jarfino. La programo imitas la formon de surstrataj karnavaloj en eŭropaj kaj latin-amerikaj landoj. Oni invitas artajn trupojn lokajn kaj alilandajn al la parado. La trupoj kune rondiras tra diversaj distriktoj de Makao, preterpasas plurajn famajn vidindaĵojn kaj plenigas la urbon per ĝojo kaj rido.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments