El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sud-afrika fraŭlino ĉampioniĝis en la finalo de la Monda Fraŭlino en 2014

| 2014-12-15
Bookmark and Share


Rolene Strauss, gajninto de la ĉampioneco

 


Gajnintoj de la unuaj tri lokoj: hungara Edina Kulcsar (maldekstre), gajninto de la dua loko, sud-afrika Rolene Strauss (meze), gajninto de la ĉampioneco, kaj usona Elizabeth Safrit (dekstre), gajninto de la tria loko

 

    Laŭ raporto de la ĵurnalo Daily Mail en la 15-a de decembro, la 14-an de decembro laŭ la loka tempo la finalo de la Monda Fraŭlino en 2014 okazis en la sportejo ExCel en orienta Londono de Britio. En ĝi partoprenis 120 konkursantoj el 120 landoj kaj regionoj. Rolene Strauss el Sud-Afriko gajnis ĉampionecon.

 

    La konkurso de la Monda Fraŭlino allogis al si amasojn da spektantoj. 22-jara Rolene Strauss, gajninto de ĉampioneco, havas la staturon kun alteco de 177 centimetroj. Nun ŝi lernas en la fakultato pri medicina esploro de la Universitato de la subprovinco Libereco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments