El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazigita nacia memoriga ceremonio por viktimoj de la Nankina Masakro

| 2014-12-15
Bookmark and Share


Xi Jinping en parolado

 


Dum la memoriga ceremono

 

    Matene de la 13-a de decembro en Nankino okazis nacia memoriga ceremonio por la viktimoj de la Nankina Masakro. La ceremonion ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj pli ol 10 mil reprezentantoj el diversaj rondoj. Dum la ceremonio Xi Jinping faris parolon.

 

    Xi Jinping emfazis, ke de la antikveco la paco estas la plej longtempa deziro de la homaro. La paco estas varmeta kiel la suno, malseketa kiel pluvo kaj roso. Dank' al la suno, pluvo kaj roso, ĉiuj vivaĵoj povas vigle kreski. Dank' al la paco kaj stabileco la homaro povas realigi sian revon. La historio diris al ni, ke la paco bezonas penadon kaj konservadon. Nur ĉiuj homoj domaĝas la pacon, konservas ĝin kaj tiras amaran lecionon el militoj, la paco estas esperebla.

 

    Xi Jinping, 85-jara Xia Shuqin, reprezentanto de la postvivantoj de la Nankina Masakro, kaj iu jun-pioniro malrapide iris sur la memorigan platformon kaj senvualigis la memorigan ding-on. 6 reprezentantoj el diversaj rondoj de la socio kune trifoje frapis la "sonorilon por paco". Poste 3 mil kolomboj simbolantaj la pacon ekflugis por esprimi la rememoron al la 300 mil viktimoj de la Nankina Masakro kaj la decidon de la ĉina popolo por realigi la revon de Ĉinio.

 

    En la 13-a de decembro 1937 la japanaj trupoj invadis Nankinon kaj mortigis 300 mil ĉinojn dum sekvaj pli ol 40 tagoj. La evento forlasis plej malluman paĝon en la civilizita historio de la homaro. La 27-an de februaro 2014 la 7-a sesio de la Konstanta Komitato de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso decidis, ke la 13-a de decembro estu difinita kiel nacia memoriga tago por viktimoj de la Nankina Masakro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments