El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zamenhofa Tago en Ĉinio

| 2014-12-15
Bookmark and Share

    Pekino

 


En la kunvenejo

 

    La 14-an de decembro la Pekina Esperanto-Asocio okazigis kunvenon en Nanluoguxiang, fama premen-strato en Pekino, por memori la 155-an datrevenon de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. Pli ol 30 e-istoj partoprenis la kunvenon.

 

    En la kunveno s-ro Zhu Mingyi, kiu ĉinigis la ĉefajn paroladojn de Zamenhof kaj eldonis ilin en unu volumo en 2010, donis prelegon pri la vivo de Zamenhof. Li multe laǔdis la noblajn idealon kaj firman konvinkon de la Majstro kaj kuraĝigis la partoprenantojn daǔre disvastigi Esperanton kun simile nobla spirito. Lia enhavoriĉa prelego vekis grandan intereson kaj viglajn diskutojn de la aǔskultantoj.

 

    S-ro Ye Nianxian, eksa ĝenerala sekretario de PEA alvokis al la junuloj lerni de la Majstro homamon kaj karitaton kaj utiligi la lingvon por realigi verajn interŝanĝojn.

 

    S-inoj Chen Ji kaj Zhang Ping respektive prezentis la novan konton de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Radio Internacia en WeChat, populara babil-platformo por poŝtelefonoj. En la kuranta monato EPĈ malfermis sian konton en WeChat kaj komencis pere de ĝi liveri informojn en Esperanto kaj la ĉina lingvo. La dulingva informa kanalo plaĉis al multaj ĉeestantoj, kaj ili esprimis deziron, ke pli da E-aj organizoj provu per pli kreivaj kaj modernaj teknikoj proksimigi la lingvon al ordinaraj homoj. Oni povas parenteze serĉi "El-Popola-Ĉinio" en WeChat por mendi la informojn.

 

    Fakte en la pasintaj jaroj PEA persiste okazigis aǔ seminariojn aǔ simpoziojn por festi la Zamenhofan tagon en ĉiu jaro, kaj tio sendube efike antaǔenpuŝis la akademiajn esploradon kaj interŝanĝojn de la pekinaj e-istoj.

 

    Okaze de la memor-kunveno s-ro Xiao Huoli, la ĝenerala sekretario de PEA resumis la laborojn de la asocio en la kuranta jaro. En 2014 PEA okazigis kelkaj rimarkindajn aktivadojn, nome E-ajn forumon, prolegojn, someran semajnon k.s Kaj tiuj aktivadoj altiris al si atenton de la publiko al Esperanto. Pli da junuloj aliĝis al la asocio kaj donas al ĝi junecan etoson.

 

    Ĉifoje PEA elektis te-trinkejon kun tre dense ĉina stilo kiel kunvenejo. Tio pli-malpli donis al la kunvenon iom da festa etoso. La ruĝaj lanternoj pendantaj de la plafono kaj papertranĉaĵoj ornamantaj la fenestrojn donis antaŭsenton pri la proksimiĝanta Novjaro, kaj en la ĝoja etoso oni interparolis kore atendante la alvenon de la festa kunveno antaŭ la Printempa Festo.

 

(Chen Ji)

 

    Zamenhofa Tago en Zhejiang

 


Kunfotiĝo de partoprenantoj

 

    Matene de la 14-a de decembro, 2014, la Zhejiang-a Esperanto-Asocio okazigis kunvenon por celebri la 155-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro Zamenhof, en la agentejo de El Popola Ĉinio en Zhejiang.

 

    S-ro Qiu Xirong,la prezidanto de la Zhejiang-a Esperanto-Asocio retrorigardis la laborojn de la asocio en la kuranta jaro. En 2014 la asocio aktive propagandis Esperanton per diversaj manieroj: ekz. ĝi kelkfoje organizis prelegojn en la Ĉina Metrologia Kolegio, aktive partoprenis en la simpozio "Ba Jin kaj Esperanto" okazinta en Ŝanhajo kaj en la Orienta Esperanto-Seminario (AMO-3) okazinta en Xi'an, kaj faris preparadon por la konkurso pri mallongaj filmoj "Teo kaj amo" lanĉita de la Ĉina Radio Internacia. Por celebri sian 30-jaran datrevenon, la Hangzhou-a Esperanto-Asocio faris teatran prezentadon al la publiko kaj gajnis varman aplaŭdon de la spektantoj.

 

    S-ro Qiu Xirong ankaŭ prezentis la laborplanon por la venonta jaro. Li emfazis, ke la membroj de la asocio devos pli aktive partopreni en diversaj esperantaj aktivadoj kaj per diversaj manieroj propagandi Esperanton por ke pli multe da homoj, precipe junaj, eksciu pri la lingvo kaj ĝin lernu.

 

    Liu Jiahe, la estro de la arta teamo de la Zhejiang-a Esperanto-Asocio faris resumon pri sia teamo en la jaro 2014. Li diris, ke en la kuranta jaro la teamo ne nur pli disvolviĝis sed ankaŭ ĝia nivelo multe altiĝis dank' al la aliĝo de kelkaj spertaj artistoj. Ili multfoje gajnis premiojn, malgraǔ la membroj konsistas el emeritoj.

 

    En la kunveno Gong Dufa, la ĉefredaktoro de Zhejiang-a filio de El Popola Ĉinio parolis pri la intimaj rilatoj inter la ĉinlingva monata revuo "El Popoa Ĉinio" kaj Esperanto. Nuntempe, la retpaĝaro de El Popola Ĉinio estas unu el la plej enhavriĉaj internaciaj esperantaj retejoj kaj liveras ĉiutagae diversajn informojn al la tutmonda esperantujo.

 

    En la kunveno ankaŭ kelkaj esperantistoj el diversaj regionoj de la provinco parolis pri sia propra sperto propagandi Esperanton, kaj la ĉeestantoj interŝanĝis spertojn kaj pri lernado kaj pri disvolviĝo de Esperanto. En la fino de la kunveno, ĉiuj partoprenantoj salutis al la tuta mondo per "feliĉan novjaron".

 

(Xu Jinming)

 

    Zamenhofa Tago en Shandong-provinco

 


Wu Juan, prezidantino de SEJO, raportas pri la laboroj de la organizaĵo.

 

    La 14-an de decembro okazis la jarkuveno de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo (SEJO) kaj kunveno por la 155-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof en la Esperanto-Muzeo de la Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio. En la kunveno ĉeestis pli ol 50 partoprenantoj .

 

    S-ino Li Hui, vicprezidanto de SEJO, prezidis la kunvenon. Unue s-rino Wu Juan, prezidanto de SEJO, raportis pri la laboroj de la organizaĵo en 2014. Sekve s-ro Sun Mingxiao (Semio), vicĝenerala sekretario de ĈEL kaj respondeculo de la muzeo, raportis pri la 99-a UK okazinta en Argentino kaj parolis pri d-ro Zamenhof kaj lia kontribuo al la homaro.

 


Kunfotiĝo de la partoprenantoj

 

    Ankaŭ prof. Sasaki Teruhiro, eksa prezidanto de KAEM, kaj s-ro Cui Guoqing, el Hongkongo, faris paroladon en la kunveno.

 

    Poste 6 elstaraj membroj de SEJO estis premiitaj, kaj junaj esperantistinoj el la Zaozhuang-a Universitato kaj la Zaozhuang-a Profesia Instituto prezentis kantojn en Esperanto. Fine, la partoprenantoj aŭskultis la voĉon de Zamenhof registritan okaze de la unua UK.

 

(Semio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments