Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

Stelpluvo estis fotita en diversaj lokoj de Britio

| 2014-12-16
Bookmark and Share

Stelpluvo fotita en diversaj lokoj de Britio, belega kaj mirinda


    La brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke en la nokto de la 14-a de decembro la stelpluvo de la ĝemelidoj (meteoroj fontantaj el la konstelacio Ĝemeloj) allogis profesiajn kaj amatorajn astronomojn fotadi sub la frosta ĉielo en Britio.

 

    En la ĉi-foja stelpluvo ĉirkaŭ cent meteoroj flugis tra la ĉielo pohore en la kulmina periodo, transflugante la du hemisferojn: tage ili aperis sur la ĉielo de Vaŝingtono, Usono, kaj nokte videblis en Londono, Britio. La spektantoj povis vidi multajn falstelojn, iam eĉ du aŭ tri samtempe, traflugi la noktan ĉielon.

 

    La rapideco de la ĝemelidoj estas mez-rapida. La falsteloj arde brilas, kaj plejparte havas la blankan koloron, sed iuj havas la ruĝan, flavan, bluan, verdan aŭ aliajn kolorojn. La ĝemelidoj produktas la plej pompan kaj la plej stabilan stelpluvon. En multaj lokoj de Britio videblas la mirindaĵo, kaj la plej taŭga tempo por la spektado estas la 2-a horo frumatene.

 

    En la norda hemisfero estas konataj kiel la tri plej grandaj stelpluvoj la stelpluvoj, kiujn produktas la ĝemelidoj, kvadrantidoj kaj perseidoj respektive. La ĝemelidoj normale vizitas la terglobon de la 4-a ĝis la 17-a de decembro ĉiujare. En la kulmina tempo, la nombro de falsteloj atingas ĉirkaŭ 120 pohore.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments