El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zamenhofa Tago en Guangdong

| 2014-12-16
Bookmark and Share

 

    La 14an de decembro okazis la oka kongreso de guangdong-a kaj kantona Esperanto-asocioj. Pli ol 40 homoj kunvenis por festi la 155an datrevenon de naskiĝo de d-ro Zamenhof. Krom Kantono,venis al la kongreso ankaŭ esperantistoj el la urboj Foshan, Dongguan, Shenzhen, Jiangmen kaj Zhongshan. En la kongreso sep studentoj servas kiel volontuloj.

 

    Je la 9-a horo kaj 30 minutoj la kongreso komenciĝis. Ĝin prezidis Zhao Wenqi kaj Shen Yihua, novaj estraranoj de Esperanto-asocioj de Guangdong kaj Kantono. Ili ricevis salutleterojn de la Ĉina Esperanto-Ligo, El Popola Ĉinio, IKEF-ĉina filio, Esperanto-asocioj de Shenyang, Tianjin, Hunan, Chenzhou kaj Guiyang, kaj esperantistoj de Gansu kaj Guizhou.

 

    Eksaj prezidantoj de guangdong-a kaj kantona Esperanto-asocioj, sinjoroj Ye Peixue kaj Lin Liyuan respektive voĉlegis raportojn pri la laboro de la du asocioj. Poste sinjoro Ye disdonis atestilojn de ĈEL al asociaj aktivuloj. La nova prezidantino de Kantona Esperanto-Asocio, sinjorino Tan Xiayi, raportis pri la preparado de la kongreso kaj informoj pri kandidatoj.

 

    Sub gvidado de Guangdonga Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj post balotado la guangdong-a Esperanto-Asocio havas novan estraron. La nova prezidanto prof. Wei Xiaohong faris prelegon. Dum diskutado, Zhao Wenqi, nova sekretario de Guangdong-a Esperanto-Asocio, parolis pri sia sperto pri Esperanto-lernado.

 

    Post interesa diskutado la kongreso finiĝis.

 

(Zhao Wenqi)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments