El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zamenhofa tago en Hubei, Ĉinio

| 2014-12-16
Bookmark and Share

 

    La 12-an de decembro kunvenis pli ol 80 esperantistoj de la provinco Hubei, suda Ĉinio, por memorfesti la 155-an datrevenon de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. La kunveno estas kune organizita de 3 lokaj E-asocioj: Hubei-a Esperanto-Asocio, Wuhan-a Esperanto-Asocio kaj Huangshi-a Esperanto-Asocio. Samtempe ĝi ankaŭ estas subtenita de esperantistaj entreprenoj.

 

    La kunveno havas du programerojn: antaŭtagmeze, okazis la 4-a EFE (Ekonomia Forumo Por Esperanto) aŭspiciata de la kompanio Dibanghengye; posttagmeze, okazis komuna kunveno de la 3 lokaj E-asocioj. En la kunveno Liu Hanlin, konstanta komitato de la Hubei-a E-Asocio kaj vicprezidanto de la Wuhan-a E-Asocio, faris resumon pri la tutjara laboro. Zheng Xuejun rakontis pri sia sperto propagandi mediprotektadon kaj Esperanton dum sia vojaĝo piediri laŭ la Yangzi-rivero. Huang Yinbao (trezoro), konsiliano de UEA kaj vicprezidanto de Gansu-a Esperanto-Asocio, faris prelegon titolitan "Esperanto bezonas nian helpon!". Li alvokis, ke entreprenistoj helpu nian aferon, li emfazis ankaŭ, ke e-istoj subtenu la aferon per membriĝo al asocioj, abonado de e-gazetoj, partopreno en aktivadoj kaj tiel plu.

 

    En la kunveno kelkaj E-aktivuloj ricevis premiojn. La membroj de la asocio per Wechat, QQ, mikroblogo kaj aliaj komunikiloj dissendis informojn kaj detalajn enhavojn de la kunveno. Li Dehua, e-ista fotisto de la Wuhan-a Televida Stacio kaj videe registris la tutan kunvenon.

 

(Peng Zhengming)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments