El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 9a Moskva Lingva Festivalo: plia paŝo al rekono

| 2014-12-17
Bookmark and Share


La festivalo allogis mil personojn, pli multe ol iu ajn aranĝo, organizita de esperantistoj en la finiĝanta jaro 2014a. (Foto: Aleksandr Ruzajev)

 

    La 7an de decembro en Moskvo pasis la naŭa Lingva Festivalo – jam vaste konata en malvastaj rondoj de lingvemuloj en la urboj, kie prosperas aŭ vegetas la lingvofestivala movado kaj ankaŭ en la eĉ pli malvastaj rondoj de esperantistoj. La malvasta rondo de la MLF (Moskva Lingva Festivalo) ĉirkaŭbrakas ĉiujare proksimume mil interesiĝantojn. Kun plena respondeco mi asertas, ke ĉiuj el ili scias pri Esperanto, danke memoras, ke ilian ŝatatan kulturan eventon, tra la tuta jaro atendatan, organizas esperantistoj. Ili scias tion ne nur ĉar en la programo estas riĉa propono de eroj ligitaj kun Esperanto, sed ankaŭ pro tio, ke ili aŭdas pri Esperanto de la scenejo dum la malfermo kaj fermo, vidas Esperanto-ekspoziciojn kaj homojn kun Esperantaj insignoj, legas pri Esperanto en la festivala paĝaro kaj sociaj retejoj kaj ankaŭ en la programfolio, kiu estas la ĉefa helpilo kaj navigilo de la grandioza Festivalo por ĉiu organizanto kaj vizitanto.

 

    Ĉi-jare la kvanto de la festivalaj programerproponoj apenaŭ enŝoviĝis en la limnombron 100. Estis prezentitaj 71 lingvoj, 18 prelegoj, 13 praktikaĵoj, du pupekspozicioj, seninterrompaj ceremonioj de ĉina tegustumado, multlingva karaokeo, prelegforma lingva koncerto kaj granda fina koncerto kun solenaĵoj.

 

    Iom pli detale indas diri pri la fotosesio "Mia vorto", okazinta sur la fono de la koncerna fotoekspozicio. Lanĉita de la francaj esperantistoj somere 2012, ĝi estas daŭrigata en MLF. Al ĉiu spektanto de la ekspozicio estis proponite fotiĝi kun laŭplaĉe elektebla Esperanto-vorto, kiun la homo devas trovi en la vortaro aŭ demandi de la deĵoranta esperantisto. Ni klarigis, ke la afero estas dediĉita al la aŭtoro de Esperanto, Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kiu ĉi-decembre havas 155-jaran naskiĝdaton. La projekto elvokis viglan intereson kaj aktivan partoprenon de la publiko.

 


En la projekto "Mia vorto" partoprenis ankaŭ Varvara Povarova, kiu en la festivalo prezentis la ukrainan lingvon. (Foto: Aleksandr Ruzajev)

 

    Kiel ĉiam, la festivalon okazigis la Moskva Esperanto-Asocio "MASI", sin apoganta al la scienca potenco de junaj moskvaj lingvistoj. La teamanoj zorgis pri organizaj aferoj kaj pri la naŭdeko da prelegantoj. Multe helpis ankaŭ la gastiganto de nia vaganta festivalo – la ĉefa porinstruista altlernejo de Ruslando MPGU (Moskva Pedagogia Ŝtata Universitato), pli ĝuste ties instituto pri filologio kaj fremdaj lingvoj. Neniam antaŭe ni ĝuis tiom varman, samideanan kaj helpoplenan akcepton, neniam tiom da profesoroj de la gastiganta instanco kontribuis la programo. La rektoro de la universitato Aleksej Semjonov, kiu ĉeestis la tutan solenan malfermon, en sia salutparolado alte taksis la festivalon kaj proponis la universitaton kiel konstantan bazon por ĝi.

 

    Malgraŭ la grandega konferencejo, la etoso jam dum la malfermo kreiĝis tiom neformala kaj hejmeca, ke la rektoro la duan fojon suprenkuris al la scenejo por anonci al la ĉeestantoj la senpagan universitatan retaliron.

 


La festivalon kronis koncerto kun diverspopolaj kantoj kaj dancoj. (Foto: Darja Morgunova)

 

    Post la laciga kaj emociplena festivala tago, kiu komenciĝis je la 11a horo kaj finiĝis post la 20a per la tradicia adiaŭa kanto, kronanta la ĉarman internacian koncerton, la organizantoj kaj programkontribuantoj kuniĝis por negranda festeno, kie daŭris admirplenaj kaj dankaj paroladoj kaj denove sonis kantoj en pluraj lingvoj. Kun ni festis la sukceson la vicdirektorino de la instituto Olga Drozdova, kiu invitis nin plu kunlabori pri lingvaj klerigaj projektoj kaj denove esprimis la esperon, ke ekde nun la festivalo ĉiam okazu en MPGU.

 

    Nu, pri "ĉiam" mi dubas, sed ni plezure tien revenos. Eble ne nur kun la Lingva Festivalo…

 

Irina Gonĉarova,

kunordiganto de MEA MASI,

direktoro de la MLF

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/12/masi-12/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments