El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pianoludo por grandaj pandoj

| 2014-12-17
Bookmark and Share

 

    La 15an de decembro ĉina pianisto Li Yundi vizitis la parkon Chimelong Safari en Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio, kaj ludis Nokturnon de Chopin kaj la ĉinan muzikaĵon Nuboj Postkurantaj la Lunon por beni la triĝemelojn de granda pando.

 

    Li Yundi diris, ke la prezentado de la du muzikaĵoj celas esprimi amzorgon al la Tero kaj al la bestoj. En la aktivaĵo Li Yundi ankaŭ ricevis la diplomon de Bonvola Ambasadoro de Grandaj Pandoj. La triĝemeloj Kuku, Shuaishuai kaj Mengmeng naskiĝis en la 29a de julio de la kuranta jaro, kaj ili estas la ununuraj trinaskitoj de granda pando en la mondo. Post la ludo Li Yundi fotis sin kun la triĝemeloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments