El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio identigis 3 200 "nudajn" ŝtatfunkciulojn

| 2014-12-17
Bookmark and Share

 

    Ĝis nun en Ĉinio pli ol 3 200 ŝtatfunkciuloj sur aŭ super la nivelo de vicguberniestro estis raportitaj kiel "nudaj" ŝtatfunkciuloj, kaj laborpostenoj de ĉirkaŭ mil tiuj ŝtatfunkciuloj estis rearanĝitaj pro tio, ke iliaj edzoj aŭ edzinoj aŭ iliaj infanoj elmigris en aliajn landojn kaj ne volis reveni al Ĉinio.

 

    La Organiza Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio publikigis politikon en februaro, ke tiuj, kies edzoj aŭ edzinoj jam elmigris en aliajn landojn aŭ regionojn, aŭ tiuj, kiuj estas sen edzeco kaj kies infanoj jam elmigris en aliajn landojn aŭ regionojn, ne povas funkcii en ĉefaj postenoj en kompartiaj kaj registaraj organizoj, ŝtatposedaj entreprenoj, aŭ aliaj organizoj rilataj al milito, diplomatio, ŝtata sekureco kaj aliaj konfidencaj departementoj.

 

    La plua paŝo estas, ke personara departemento de ĉiuj niveloj devos monitori tiujn "nudajn" ŝtatfunkciulojn, kaj efektivigi regulan raporton kaj rearanĝan sistemon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments