El Popola Ĉinio>头条新闻>

Atendinda kunlaboro inter Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj

| 2014-12-17
Bookmark and Share


Li Keqiang (meze) faras gravan paroladon en la 3-a kunveno de la gvidantoj de Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj.

 

    Posttagmeze de la 16-a de decembro laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Beogradon por ĉeesti la 3-an kunvenon de la ŝtatgvidantoj de Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj. La kunvenon ĉeestis 16 ŝtatestroj de meza kaj orienta Eŭropo. La du flankoj faris diskutadon kaj atingis interkonsenton pri pli profunda kunlaboro inter Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj.

 

    Li Keqiang prezentis kvin proponojn en sia parolo: t. e. unue, kreado de nova punkto en la estonta kunlaboro; due, konstruado de nova vojo por interkomunikado kaj kontaktoj; trie, pligrandigo de nova spaco por industriaj kunlaboroj; kvare, kreado de nova kadro por investado kaj kunlaboroj; kvine, plivastigo de kulturaj interŝanĝoj.

 

    Li asertis ankaŭ, ke ne ekzistas konfliktoj en fundamentaj interesoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, kiuj estas naturaj partneroj. Ĉinio firme subtenas la unuiĝon de Eŭropo kaj la stabilecon de eŭroj, kaj esperas, ke Eŭropo estos pli unuiĝinta, prospera kaj stabila. Kunlaboroj inter Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj donas profiton ne nur al la du flankoj, sed ankaŭ al la ekvilibra interna disvolviĝo de Eŭropo kaj ludos gravan rolon por la unuiĝo de la regiono.

 

    La kunvenintaj ŝtatgvidantoj de mez- kaj orient-eŭropaj landoj diris, ke tiuj landoj volas kune kun Ĉinio plibonigi la sistemon por kunlaborado, pligrandigi la skalon de kunlaboroj, kaj prioritate pli profundigi kunlaborojn en komerco, investado, konstruado, energio, financo kaj kulturo. Ili akcentis ankaŭ, ke ambaŭ partioj devas kune antaŭenpuŝi la konstruadon de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo, alporti profiton al siaj respektivaj popoloj kaj disvolvi plu la rilatojn inter Eŭropo kaj Ĉinio.

 

    En la fino de la kunveno, oni aprobis la Beogradan Kunlaboran Planon de Ĉinio kaj Mez- kaj Orient-Eŭropaj Landoj.

 

    Inter Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj jam okazis tri kunvenoj de la ŝtatgvindantoj, kaj ankaŭ kvar forumoj pri ekonomio kaj komerco. Tiuj kunvenoj kaj forumoj donas grandan influon al mez- kaj orient-eŭropaj landoj kaj ankaŭ al la tuta Eŭropo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments