El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aperis 4-dimensia jupo en Usono

| 2014-12-17
Bookmark and Share

 

    Laŭ la raporto de hongkong-a amaskomunikilo datita je la 16-a de decembro, la usona scienc-desegna kompanio Nervous System lastatempe produktis la unuan 4-dimensian jupon. Oni ellaboris elastan haŭtotuŝan materialon kaj printis sur ĝi la jupon utiligante la tridimensian printilon.

 

    La fibro de la jupo estas farita el 2 279 triangulformaj paneloj ĉenkunligitaj per 3 316 ĉarniroj. La elasteco de la trianguloj povas ŝanĝiĝi responde al ajna homa korpo, kaj do la jupo taŭgas al kiu ajn sendepende de ties (mal)dikeco. Nun la produktado de jupo postulas 48 horojn kun la prezo de 1 900 pundoj.

 

    La kompanio ankaŭ faris komputilan programon, per kiu vestonto povas unue skani sin tridimensie, elekti la mezuron kaj formon de la "tolo", kaj fine mem krei unikan 4-dimensian jupon por si.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments