El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la glaci-hotelo en Svedio

| 2014-12-18
Bookmark and Share


En ĉiu gastoĉambro estas lito el glacio sur kiu sterniĝas dikaj matraco kaj felo de boaco.

 


En ĉiu gastoĉambro estas lito el glacio sur kiu sterniĝas dikaj matraco kaj felo de boaco.

 


En ĉiu gastoĉambro estas lito el glacio sur kiu sterniĝas dikaj matraco kaj felo de boaco.

 


La hotelo funkcias nur 4 monatojn, kaj ĝi komencas degeli en aprilo ĉiujare.

 

    Laŭ la raporto farita de amaskomunikilo en la 17-a de decembro, la fama glaci-hotelo (Eishotel Jukkasjärvi) en la vilaĝo Jukkasjärvi malfermiĝis kaj oficiale ekfunkciis por tiu ĉi jaro. La hotelo, kiu celas doni al siaj gastoj ravan sperton en neĝa pureco, jam funkcias por la 25-a jaro. Dum la pasintaj kelkaj semajnoj, 42 artistoj el diversaj landoj de la mondo uzis 1 600 tunojn da glacio kaj neĝo kaj novigis la hotelon. La ĉi-sezona hotelo havas 16 ĉambrojn kun la temoj kiel "amo", "ŝanĝiĝanta sezono" kaj tiel plu.

 

    La glaci-hotelo, kiu situas norde de la Arkta Cirklo je 200 kilometroj, estas mondfama domo tute farita el glacio kaj neĝo. Ĝi estas konsiderata kiel klasikaĵo de tiu ĉi speco en la rondo de arkitektoj kaj konstruistoj. En ĉiu gastoĉambro estas lito el glacio sur kiu sterniĝas dikaj matraco kaj felo de boaco, kaj oni preparas tie ankaŭ bonkvalitan dormsakon por helpi gastojn tranokti en la temperaturo de -7°.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat  
 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments