El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto-semajno de elementa lernejo

| 2014-12-18
Bookmark and Share

    La 15-a de decembro estas la naskiĝtago de Zamenhof, kreinto de Esperanto. En tiu tago en la Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato en la urbo Taiyuan flirtis standardoj de ĉiuj landoj. Pli ol 1 300 lernejanoj kolektiĝis sur la sportejo por bonvenigi la solenan momenton de la malfermo de la dua Esperanto-semajno.

 

 

 

    Esperanto-kurso ekfunkciis en la lernejo en la jaro 2008. E-instruistoj el pli ol dek landoj vizitis la lernejon, kaj donis lecionojn al la lernantoj. Pro praktika edukado kaj komunikado kun eksterlandaj esperantistoj, la lernejo konsciis, ke la idealo de paco, amikeco, interkompreno kaj toleremo enradikiĝinta en Esperanto estas pretaj materialoj por morala edukado. Ĝi semas en la koron de infanoj, la idealojn de amikeco, paco kaj komunismo, kaj plialtigas la edukan kvaliton de la lernejo. Baze de tiu kompreno, la lernejo decidis okazigi la duan Esperanto-semajnon ekde la Zamenhof-tago ĉijare.

 

 

 

    La temo de la E-semajno estas "egaleco, amikeco, kaj plurisma kunekzisto". En la aktivado eksponiĝas verkaĵoj, pentraĵoj kaj manskribaj ĵurnaloj, okazas nedevigaj E-kursoj, serio da lekcioj, kaj prelego pri Esperanto por gepatroj. La agado celas vastigi vidkampon de la lernantoj kaj prepari por ili vojon al pli vasta mondo.

 

 

 

    La semajno estas vaste atentita de internacia E-rondo. Ĝi ricevis gratulojn de pli ol 20 organizoj kaj personoj el diversaj landoj, inkluzive de Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA; Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI; ĉina sekcio de ILEI; redakcio de El Popola Ĉinio kaj esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia.

 

 

 

    En la solena inaŭguro, la nacia standardo de Ĉinio kaj la verdstela flago de Esperanto malrapide hisiĝis respektive en la nacia himno kaj la Esperanta himno. Wei Yubin, estro de la lernejo, faris paroladon, dirante, ke li esperas la infanojn aktive partopreni en aktivadon kaj pli bone koni la esperantan kulturon. La infanoj pli laŭte elvokis: Ni amas Esperanton, ni amas la mondon. Komenciĝis la aktivado.

 

 

 

(Xing Qishuang)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments