El Popola Ĉinio>头条新闻>

La akcidento de varm-aera balono en Turkio kaŭzis morton al ĉina studento

| 2014-12-18
Bookmark and Share


La falo de la varm-aera balono kaŭzis morton al ĉina turisto.

 

    Laŭ informo de la retejo el la ambasado de Ĉinio en Turkio, je la 7-a horo de la 17-a de decembro en turismejo de la urbo Kapadokya en meza Turkio falis de la aero varm-aera balono. Laŭ la unuapaŝa enketo, la akcidento kaŭzis morton al unu ĉina turisto kaj vundiĝon al 11 turistoj, inter kiuj estas 4 ĉinoj. La 5 ĉinoj estas studentoj, kiuj lernas en Britio kaj vojaĝis al Turkio. Krom ĉinaj turistoj, vundiĝis ankaŭ turistoj el Malajzio kaj Japanio.

 

    La ambasado de Ĉinio en Turkio jam sendis laborantojn al la akcidentejo por koni rilatan staton kaj helpe trakti rilatan aferon.

 

    Pri la akcidento loka oficisto diris, ke la falo de la varm-aera balono eble estis kaŭzita de subita ŝanĝo de vent-direkto. Iu usona amaskomunikilo diris, ke pro renkontiĝo kun ventego la varm-aera balono peze falis sur la teron, kiam ĝi surteriĝis.

 

Redaktoto: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat  
 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments