El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Glacia Sezono" subtenas Pekinon en gastigo de la Vintraj Olimpikoj en 2022

| 2014-12-18
Bookmark and Share


En la inaŭgura ceremonio por la aktivadoj "Glacia Sezono"

 

    La 16-an de decembro en Pekino estis komencitaj la aktivadoj "Glacia Sezono" kun la temo Subteni Pekinon, ardi sur glacio kaj kune realigi la ĉinan revon.

 

    La Konkurso de Glacihokeo de Tutlandaj Junuloj oficiale malfermis "Glacian Sezonon", kiu ankaŭ enhavos serion da aktivadoj, kiaj la Internacia Tago de Neĝo, Skiado en Chongli, Alpa Skiado de la Malproksim-Orienta Pokalo kaj Rapidsketa Konkurso. Sketado, skiado kaj glacihokeo estas tre popularaj vintraj sportoj en Ĉinio, tial "Glacia Sezono" estos ĝuata de granda amaso da homoj en la tuta lando.

 

    Sportistoj kaj trejnistoj el la naciaj teamoj de arta sketado, rapidsketado, glitŝtonludo kaj glacihokeo venos por fari prezentadon kaj direktadon al amatoroj de la glaci- kaj neĝ-sportoj. Famaj glaci- kaj neĝ-sportistoj ĉeestis la inaŭguron, dum kiu la ĉina duopo de arta sketado Peng Cheng kaj Zhang Hao faris mallongan prezentaĵon.

 

    Nuntempe, Pekino klopodas por gastigi la Vintrajn Olimpikojn en 2022 kaj jam sukcese eniris en la liston de kanditataj urboj. 7 sportejoj estis aprobitaj de koncernaj internaciaj sport-organizoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat  
 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments