El Popola Ĉinio>头条新闻>

Venontjare eksponiĝos 60 fotoj de Audrey Hepburn

| 2014-12-19
Bookmark and Share


Hepburn en jupo, fotita de Norman Parkinson en 1955

    En julio 2015 okazos foto-ekspozicio pri Audrey Hepburn en la brita Nacia Galerio de Portretoj, kie oni povos rigardi 60 fotojn de Hepburn, inkluzive de tiu, kiu estis fotita kiam ŝi estis kun koruso en Londono kaj tiuj fotitaj dum la bonfaraj aktivadoj. Tiuj fotoj, kunmetite, rakontos kiel tiu ĉi knabino de la londona teatra kvartalo West End fariĝis internacia stelo.

 

    La ekspozicio okazos de la 2-a de julio ĝis la 18-a de oktobro de la venonta jaro. La fotojn faris famaj fotistoj de la 20-a jarcento kiel Richard Avedon, Cecil Beaton, Angus McBean, Norman Parkinson kaj Irving Penn. Estos eksponataj ne nur portretoj de Hepburn, sed ankaŭ ŝiaj familiaj kaj scenejaj fotoj, kiuj neniam antaŭe estis publike elmontritaj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  
1  2  3  4  5  6  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments