El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zamenhofa festo en Taiwan, Ĉinio

| 2014-12-19
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 14-a de decembro okazis la Zamenhofa Festo en la Mezlernejo Chicheng de la urbo Pingtung, suda parto de la provinco Taiwan de Ĉinio.

 


Afiŝo de la Zamenhofa Festo

 


Komuna foto de la Zamenhofa Festo

 

    Menciinde, ke en la antaŭa tago Taipei Times, prestiĝa tagĵurnalo en la angla lingvo, anoncis pri la aranĝo per favora artikoleto.

 

    3-hora riĉa programo

 

    La aranĝo, kiu komenciĝis je la 2-a horo posttagmeze kaj finiĝis je la 5-a, estis sufiĉe riĉa je programeroj, kiel muzikludado, filmeto pri Esperanto, baza Esperanto-kurso, dancado laŭ la esperanta kanto Kiu lingvo por la homaro?, prelego pri vojaĝo per Esperanto, kantado kaj raporto pri la loka movado en 2014.

 


Cyril Vergnaud (la unua de maldekstre)

 


Reza Kheir-khah (la tria de maldekstre)

 

   La feston ĉefe organizis tiuj, kiuj lernas Esperanton en la Pingtung-a Komunuma Kolegio, speco de vespera lernejo por plenkreskintaj urbanoj. Kutime diversaj klasoj de la Komunuma Kolegio inkluzive de la esperanta okazas en la mezlernejo, kie ankaŭ la Zamenhofa Festo havis lokon.

 

    Gvidis la aranĝon Cyril Vergnaud, franco loĝanta en Pingtung, kiu mem eklernis la lingvon nur antaŭ du jaroj en la kolegio. Por la organizado de la festo li ricevis helpon de Reza Kheir-khah, irana esperantisto, kiu motoras la lokan movadon jam de dek kelkaj jaroj.

 

    Ĉeestantoj el Pingtung, el aliaj urboj, eĉ el alia lando

 

    La feston ĉeestis ĉ. 40 personoj. Inter la partoprenantoj estis homoj, kiuj venis el aliaj partoj de la insulo, i.a.:

 

    -Abengo (Cho Chaoming) el la apuda urbo Kaoshung, kiu prelegis pri sia vojaĝo per Esperanto;

 

    -Benjameno Irwin, kanadano loĝanta en Taipei;

 

    -Manlajo (You Manlai) el Yulin, gubernio mez-okcidente de la insulo, kiu prizorgas la paĝaron de Lernu en la ne-simpligita ĉina.

 


Jorge Camacho (meze)

 


Dum la paŭzo

 

    Ne mankis gastoj eĉ el alia parto de la mondo: Jorge Camacho, konata esperanta poeto el Hispanio, kaj lia edzino, kiu devenas ĝuste de Pingtung. La poeto deklamis du siajn poemojn dum la ĉi-foja aranĝo.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments