El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping estas plej alte aprobita internacie

| 2014-12-19
Bookmark and Share


Dek ŝtatgvidantoj pri kiuj okazis la enketo

 

    La 17-an de decembro la Lernejo de Ŝtatregado Kennedy ĉe la Universitato Harvard publikigis rezulton de la monda enketo pri la sinteno de la publiko al la ĉefaj dek ŝtatestroj. Inter tiuj ŝtatgvidantoj, la ĉina prezidanto Xi Jinping estis la plej alte aprobita de la ĉinaj enketitoj kaj ankaŭ de la internaciaj. Li gajnis la unuan lokon en la enketopunkto pri konfido pro tio, ke li povas ĝuste trakti ĉinajn kaj internaciajn aferojn.

 

    Homoj el 30 landoj estis petitaj respondi al la enketo pri dek influaj ŝtatgvidantoj el kelkaj anguloj, kiaj famo, atentiteco, aprobiteco kaj konfido. Xi Jinping estis alte aprobita de la eksterlandaj kaj la ĉinaj enketitoj, kiuj donis al li 9 poentojn (la maksimumo estas 10). Aliaj gvidantoj kiaj la rusa prezidento Putin akiris 8.7 poentojn, la barata ĉefministro Modi 8.6, kaj la sud-afrika prezidento Zuma 7. La ĝenerala rezulto de la enketo montris, ke Xi Jinping ankoraŭ estis en la unua loko, sekvate de la barata ĉefministro Modi, la germana kanceliero Merkel kaj la sud-afrika prezidento Zuma.

 

    Aparte de tiuj gvidantoj menciitaj antaŭe, aliaj gvidantoj estas: la usona prezidento Obama, la brita ĉefministro Cameron, la franca prezidento Hollande, la japana ĉefministro Abe Shinzo kaj la brazila prezidento Rousseff. La landoj, kiujn regas la dek ŝtatgvidantoj, prenas diversajn strategiojn por disvolviĝo kaj gamas de landoj komplete merkat-orientitaj ĝis tiuj kun intensaj ŝtataj reguligoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments