En Henan karcinomulino edziniĝis en malsanula ĉambro
Matene de la 17-a de novembro 2014 ilia nupto okazis en malsanula ĉambro de la Henan-a Tumorhospitalo. Kuracistoj kaj flegistinoj donacas al Fan Huixiang florojn.
Ŝminkistino ŝminkas Fan Huixiang.
La patrino de Fan Huixiang prenigas al ŝi medikamenton antaŭ la nupto.
Fan Huixiang iras al la nuptejo helpate de sia patro (dekstre).
Fan Huixiang ironta sur ruĝan tapiŝon subtenate de sia patro
Yu Haining genuiĝas por peti la geedziĝon.
La novaj geedzoj irantaj en la nuptejon
La feliĉa paro
En junio de la kuranta jaro Fan Huixiang, junulino el la provinco Henan en centra Ĉinio, estis diagnozita, ke ŝi suferas de adenokarcinomo. Por plilongigi la vivon ŝi devas ricevi kuracadon de kemiterapio.
Yu Haining, 24-jara junulo el Dezhou, urbo de la provinco Shandong en orienta Ĉinio, estas ŝia amato. Ili amas unu la alian jam 5 jarojn. Informiĝinte, ke la amatino suferas de nekuracebla malsano, Yu Haining rezignis sian laboron kaj venis de Shandong al Henan por zorgi pri ŝi. Li faris decidon, ke li edziĝu kun ŝi.
Haining diris: "Dum la plej malfacilaj tagoj ŝi ĉiam akompanadis min. Kiam mi laboris en Shenzhen, ni estis kune kaj ĉiutage manĝis nur tujpretajn nudelojn dum unu monato. Tiam ŝi eĉ hezitis preni la duan paketon da nudeloj. Ŝi estis ĉiam kun mi dum la suferiga tempo. Do kio ajn okazu en la estonteco, mi devas zorgi pri ŝi kaj akompanadi ŝin dum la tuta vivo."
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat