El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hongkong-a fotisto gajnis ĉampionecon de la foto-konkurso de la gazerto Ĉina Nacia Geografio en 2014

| 2014-12-22
Bookmark and Share


La foto "Lumeto de ekrano en mallumo"

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail, hongkong-a fotisto Brian Yen gajnis ĉampionecon de la foto-konkurso de la gazeto Ĉina Nacia Geografio en 2014 kaj ricevis 10 mil usonajn dolarojn. La de li farita foto "Lumeto de ekrano en mallumo" venkis pli ol 9 200 konkursaĵojn el pli ol 150 landoj.

 

    La foto estis farita en la "trajno en maro" de la Mar-parko en Hongkongo. Ĝi prezentis, ke en la malluma kaj homplena vagono iu fraŭlino ludas kun sia poŝtelefono. Ŝia vizaĝo estas brila pro lumeto de la ekrano de la poŝtelefono. Intervjuate Brian Yen diris: "Rigargante la foton mi estas tre konfuzita en la koro. Unuflanke altteknologio alportis al ni liberecon, aliflanke oni neglektis homojn kaj objektojn ĉirkaŭ si kaj malmulte faris interŝanĝon kun aliaj homoj."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments