El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Makaa Speciala Administracia Regiono festas la 15-jaran jubileon de sia reveno al la patrolando

| 2014-12-22
Bookmark and Share


Xi Jinping faras gravan paroladon en la celebra kunveno.

 


Chui Sai On faras enoficiĝan ĵuron al la ĉina prezidanto Xi Jinping en la ceremonio de sia enoficiĝo.

 

    Antaŭtagmeze de la 20-a de decembro en la Makaa Stadiono de la Orient-Azia Sportkunveno la Makaa Speciala Administracia Regiono okazigis celebran kunvenon por la 15-jara jubileo de sia reveno al la patrolando Ĉinio. La kunveno samtempe estis enoficiĝa ceremonio de la loka registaro por la kvara mandato. Enoficiĝante kiel la ĉefadministranto de la Makaa speciala administracia regiono por la kvara mandato, Chui Sai On faris ĵuron al la ĉina prezidanto Xi Jinping.

 

    Xi Jinping faris paroladon en la kunveno. Li diris, ke la principo "unu lando, du sistemoj" en Makao ekhavu novan belan ĉapitron kaj grandan progreson danke al la fortaj klopodoj de la centra registaro kaj tiuj de la Makaa Speciala Administracia Regiono, dank' al la subteno de la tutlanda popolo.

 

    Sekve Chui Sai On faris enoficiĝan paroladon. Li diris, ke makaanoj nepre devas memori sian ĵuron kun firma konvinko, neniam estu malinda je la fido de la patrolando kaj ĉiam havu fortan senton de respondeco. Chui Sai On daŭrigis, ke Makao plenforte antaŭenpuŝos la principojn "unu lando, du sistemoj" kaj "administrado de Makao fare de makaanoj" kaj altgradan aŭtonomion; komplete kaj ĝuste komprenos kaj praktikos la Bazan Leĝon de Makao; firme protektos la suverenecon, sekurecon kaj profiton de la lando, kaj konservos la longtempan prosperon kaj stabilecon de Makao.

 

    Chui Sai On estis la ĉefadministranto de Makao por la tria mandato. La 15-an de julio ĉijare li deklaris sian kandidatiĝon al la posteno de la kvara ĉefadministranto. En la 31-a de aŭgusto li akiris plej multe da voĉoj en la balotado.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments