El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pli ol 5000 ŝatas UEA en Facebook

| 2014-12-22
Bookmark and Share

 

    La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook ("Vizaĝlibro") superis 5000 la 12-an de decembro. La paĝo estis kreita la 5-an de novembro 2009.

 

    Kun 762 ŝatantoj Brazilo daŭre estas sur la unua loko, kun granda distanco disde Usono (433). Pli ol 100 ŝatantoj estas ankaŭ en Francio (249), Hispanio (222), Italio (215), Pollando (211), Meksiko (161), Litovio (144), Germanio (142), Rusio (131), Argentino (130) kaj Hungario (114). Rimarkindan salton en la statistiko faris Litovio, kiu en duona jaro preterpasis Germanion kaj Rusion. Cetere la ordo de la landoj restas sama jam de longe.

 

    En la statistiko de urboj Rio-de-Ĵanejro tenas la unuan lokon kun 102 ŝatantoj, dum Vilno superis kun 92 ŝatantoj San-Paŭlon (78), kiu longe certigis ankaŭ la duan lokon por Brazilo. Sekvas Budapeŝto (55), Bonaero kaj Parizo (po 52), Meksikurbo (44), Hanojo kaj Moskvo (po 42), Brazilio kaj Madrido (po 37), Barcelono (36) kaj Londono, Romo kaj Varsovio (po 33).

 

    La seksa distribuo restas sama ekde la komenco: 71% de la ŝatantoj estas viroj kaj 28% virinoj (la sekso de 1% ne estas konata). La proporcio de viroj estas do pli granda ol inter la individuaj membroj de UEA, el kiuj 66% estas viroj kaj 30% virinoj (sekso de 4% ne konata).

 

    La UEA-komunumo en Facebook estas tre juneca. Unu el ses ŝatantoj (17,5%) aĝas malpli ol 25 jarojn; ĉe la individuaj membroj de la Asocio nur unu el dudek (5,2%). Kvarono (24%) aĝas 25-34 jarojn (6,2%), 18% estas 35-44-jaraj (7,4%), 29% estas 45-64-jaraj (32%), kaj 11% aĝas pli ol 64 jarojn (39,8%). Ĉar inter la individuaj membroj la aĝo de 9,3% ne estas konata kaj en Facebook temas nur pri 0,5%, la aĝdistribuoj ne estas rekte kompareblaj. Estas tamen klare, ke la UEA-komunumo en Facebook estas mezume multe pli juna ol la kotizanta membraro.

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments