El Popola Ĉinio>头条新闻>

Multe da ĉinoj aĉetis loĝdomojn en Vaŝingtono de Usono

| 2014-12-23
Bookmark and Share


Ĉinaj turistoj dum elekto de loĝdomo en Usono

 


Ĉinaj turistoj dum elekto de loĝdomo en Usono 

 

    Laŭ raporto de Associated Press, la nombro de ĉinaj studentoj en la Vaŝingtona Universitato superis 7.3 mil. Post lanĉo de la filmo Finding Mr. Right en la pasinta jaro, Seattle estas sopirata de pli kaj pli multaj ĉinoj. Ili torentis tien por aĉeti loĝdomojn.

 

    Laŭ enketo de la usona asocio de bieno, en la kuranta jaro ĉinaj riĉuloj elspezis 22 miliardojn da usonaj dolaroj por aĉeti loĝdomojn en Usono. La elspezo laŭ statistiko en la pasinta jaro estis 12.8 miliardoj da usonaj dolaroj. La kosto por unu loĝdomo estas ĉ. 500 mil usonaj dolaroj (ĉ. pli ol 3 milionoj da juanoj).

 

    Dum la lastaj jaroj la nombro de ĉinaj turistoj al Usono rapide kreskis kaj ilia konsumo tie estas plej multa kompare kun tiu de turistoj el aliaj landoj. Laŭ donitaĵo de la Blanka Domo, dum la jaro 2013, 18 milionoj da ĉinaj turistoj kontribuis al la usona ekonomio 21 miliardojn da usonaj dolaroj. La donitaĵo de la Ŝtata Konsilantaro de Usono montris, ke la pokapa konsumo de ĉinaj turistoj en Usono estas 7 mil usonaj dolaroj kaj tiu de la alilandaj -- 4.5 mil usonaj dolaroj.

 

    La loĝdomo-aĉetado de ĉinoj en Usono stimulis la aer-liniojn inter Seattle, Pekino kaj Ŝanhajo. Nun loĝdomoj en la okcidenta marbordo de Usono estas tre favorataj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments